La amo mankas!

Primaveras,
kaj mia koro,
juniĝas refoje!
sopirante renkontiĝon
plenplenan je amo!
sopirante
atingi al
“rigardo malseka pro l’ evento de
l’amo”!*
Kantado de l’ birdoj,
brilado de l’maten’,
verdeco de l’ folioj,
kaj freŝeco de l’ burĝon’,
alkolektiĝas por
donaci serenon kaj belecon
alispecan al
rendevuejo de l’ geamantoj!
Tamen,
al kunvenejo de l’ natur’
mankas la kunĉeesto de l’ amantoj!
La regno estas,
regno de l’ silent’
sena je l’ amoplena kunvokado,
En la bildo sendimensia,
ĉeesto de l’ koroj
mankas!
*Citaĵo el la poemo “La Bona Soleca Nokto” far Sohrab Sepehri (1928-1980) el la libro “La verda Volumeno” (1968)

Aperinta en la revuo “Irana Esperantisto” N-ro: 4 Somero 2003

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *