Tiun mia koro sopiras

Tiun mia koro sopiras
Kiu alportis honestan sunon
Kiel gaston al la floroj de ĝarden’
Kaj donadis al la ventoj
– sian longan hararon
Kaj donacis al la akvo
siajn blankajn manojn
Tiun mia koro sopiras
Kiu gapigis siajn belajn okulojn
Al la blua fundo de la maro inversa
Kaj kiu kantis kiel la birdoj ĝojajn
poemojn
Tiun mia koro sopiras
Kies koro tristiĝis pro la mia
kiel senpeka infano
Kaj donacis l’ afablon
– al mi
Tiun mia koro sopiras
Kiu kuniris plej norden kun mi la
nordon
Kaj kunestis plej sude kun mi la
sudon
Kiu restis sene de mi
Kiu ne estas kune kun mi
Kiu …
– sufiĉas, sufiĉas jam

 

tradukis:  Áhmád Reza Mámduhi aperinta en “Irana Esperantisto” N-ro: 6 Vintro 2004

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *