Al Foruq, la Unua

Mi ne konis aliulinon
Kiu sin kantis tiel sen limo
Vi estis l’ unua virino
Parolanta pri ĉio
Vi ne rekonis la baregojn
Kiuj katenis eĉ la virojn
Tiel kiel mi memoras
Unue vi estis kaptito*
Ne permesata fari ion
Tedan tempon vi suferis
Ĉar estis malantaŭ muroj*
Tie ĉiam estis distanco
– Kiel vi poste malkaŝis –
Inter fenestro kaj vido1
Tamen saman tempon en vin
Kolektiĝis ia protest’
Sekve vi ekis ribelon*
Kontraŭ ĉio malliberiga
Malgraŭ ĉio kredita
Vi iris al gelepruloj
Kaj montris ke l’ domo nigras*
Certe multon kostis al vi
Naĝado kontraŭ fluo
Sed la premoj vin fortigis
Tiel vi ekrenaskiĝis*
Eltrovinta vian memon
Nun tre saĝa kaj matura
Vi jam ĉion superrigardis
Sed ve, ĉar kion vi ekvidis
Kredigis vin al vintro
Frida sezon’ vin ĉirkaŭis*
Kiel virinon solrestintan
Ĉe amara ekkompreno de poluciita estado2
Se akcidento vin ne forrabus3
Kien vi antaŭenirus?
(Ĉu estis vere akcident’?
Aŭ nur post la senesperiĝo
Aŭ eble ia seniluziiĝo
Vi jam estis delasinta
Vin al ajno kaj fatal’?
Vere tio sciindus
Saman emon mi ĉiam sentas
Rilate al Alber Kamo4
Kiu junaĝe foren flugis
Ankaŭ lin eble absurdo
Foren portis el la mondo
Absurdo devena de ekzistencial’
Lin trairis malfortigunte
Do eblas ankaŭ lia akcident’
Estis ago de nekonscienc’ …)
Kvankam mallonge vivis vi5
Sed via vivo jam ĝuis larĝon
Vi ĉion spertis de frua aĝ’6
Vi trapasis de etap’ al etap’
Ekzistas multaj kiuj aĝegis
Sed ankoraŭ foje ne povis
Vidi l’ ĝardenon tra la tru’7
kombi la hararon kontraŭ la vent’,
Aŭ sur l’ glasoj fari dancadon8
Neniam ilin forportos la vent’9
Ne iam ili kuraĝis imagi
Al iu la malpacajn okulojn
Kiel malnovajn ŝu-butonaĉojn!10
Ĉiuokaze vi forflugis
Dum sezono de l’ frostad’11
Kiam ankoraŭ via voĉo
Pri l’ frosto ne sonintis12
Kiam ankoraŭ vi ne renkontis
Primaveron post la vintr’
Vi foriris sed restigis
Post vi vojon daŭrigindan
Por posteuloj pluprogresi
Kaj proksimigi al si la memojn
Tion vi faris ne nur por inoj
Sed por ĉiuj liberemuloj.

De: Ásád Máhbub “Irana Esperantisto” N-ro: 6 Vintro 2004

 

NOTOJ:
*Jen titoloj de ŝiaj poemlibroj kaj plej fama filmo kronologie: La
Kaptitio (1955), La Muro (1956), dediĉita al ŝia eksedzo, La Ribelo
(1958), La Domo Estas Nigra (1962), dokumenta filmo pri lepruloj,
Alia Naskiĝo (1964), Ni Ekkredu la Komenciĝon de l’ Frida
Sezon’ (1965).
1- “Inter fenestro kaj vido/Ĉiam ekzistas distanco./Kial mi ne
krigardis?/ …”. El: Ni Ekkredu la Komenciĝon de l’ Frida Sezon’, en:
Esmaili, A., Sedagat, A. (kompilintoj) Ĝavdane Foruge Farroĥ-zad
(La Eterna Forug Farroĥ-zad), Tehrano: Marĝan, 1968 (2a eld.), 363.,
p.345-354.
2- Ŝia longa poem(libr)o, Ni Ekkredu la Komenciĝon de l’ Frida
Sezon’, komenciĝas per: “Kaj tio estas mi /Virino sola /Ĉe l’ sojlo de l’
frida sezon’ /Ekkomprenante pri l’ poluciita estado de la tero/Kaj
malespero simpla kaj trista de l’ ĉielo/…”. El: Ni Ekkredu la
Komenciĝon de l’ Frida Sezon’, en: Esmaili, A., Sedagat, A.
(kompilintoj) Ĝavdane Forug Farroĥ-zad (La Eterna Forug Farroĥzad),
Tehrano: Marĝan, 1968 (2a eld.), 363., p.345-354.
3- Forug forpasis sekve de aŭto-akcidento.
4- Albert Camus (1913-1960), franca verkisto, naskita en Alĝerio,
aljuĝita Nobelpremion pri literaturo en 1957. Ankaŭ li forpasis sekve
de aŭto-akcidento. Liaj ĉefverkoj: La Fremdulo (1942), La Plago
(1947), La Ribelo (1951) kaj La Falo (1956).
5- Kiam ŝi forpasis ŝi estis 32-jara.
6- Ŝi edziniĝis 17-jaraĝe al sia kuzo malgraŭ malkonsento de la
familioj precipe pro ilia aĝ-diferenco. Ili disiĝis post 3 jaroj.
7- “Ĉiuj scias, ĉiuj scias/Ke vi kaj mi tra tiu frida apertur’ severa /Vidis
la ĝardenon/Kaj de tiu ludema branĉo for-de-mana/Ni deŝiris la
pomon//Ĉiuj timas/Ĉiuj timas, sed vi kaj mi/Aliĝis al la lumigilo kaj
akvo kaj spegul’/Kaj ne timis/…”. El: La Konkero de l’ Ĝarden’, en:
Farroĥ-zad, Forug. Tavallodi Digar (Alia Naskiĝo), Tehrano:
Morvarid, 1994 (21a eld.), 155p., p.113-117.
8- “Ĉu mi denove kombos mian hararon /Kontraŭ la vent’?/Ĉu mi
denove plantos penseojn en la ĝardenet’?/Ĉu l’ geraniojn/Mi metos en
l’ ĉielon malantaŭ la fenestr’?/Ĉu sur l’ glasoj mi dancos denove?/…”.
El: Ni Ekkredu la Komenciĝon de l’ Frida Sezon’, en: Esmaili, A.,
Sedagat, A. (kompilintoj) Ĝavdane Forug Farroĥ-zad (La Eterna
Forug Farroĥ-zad), Tehrano: Marĝan, 1968 (2a eld.), 363., p.345-354.
9- “Ekzistas aleo, kie/Knaboj kiuj amis min, ankoraŭ/Kun samaj
taŭzitaj hararoj kaj maldikaj koloj kaj malgrasaj piedoj/Pensas pri
senpekaj ridetoj de knabineto, kiun iun nokton/La vento forportis kun
si/ …”. El: Alia Naskiĝo, en: Farroĥ-zad, Forug. Tavallodi Digar (Alia
Naskiĝo), Tehrano: Morvarid, 1994 (21a eld.), 155p., p.150-155.
10- “… Oni povas viajn okulojn en iliaj malpac-kokonoj/Imagi kiel
butonaĉoj de malnova ŝuoparo/Oni povas kiel akvo elvaporiĝi en sia
foset’/…”. El: Makanikpupo, en: Farroĥ-zad, Forug. Tavallodi Digar
(Alia Naskiĝo), Tehrano: Morvarid, 1994 (21a eld.), 155p., p.65-69
11- Ŝin oni enterigis dum neĝado februara en 1967.
12- Ŝia lasta poemlibro, Ni Ekkredu la Komenciĝon de l’ Frida Sezon’,
eldoniĝis post ŝia forpaso.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *