Ho Homoj!

 

Ho, vi homoj kiuj sidas ĉe la marbordo, feliĉa kaj ridanta,
iu mortas en la akvo,
iu estas konstante luktanta
sur ĉi tiu kolera, pika, malhela maro kiun vi konas.
Kiam vi estas ebria
pripensante superforti malamikon,
kiam vi pensas vane
ke vi helpas malfortan personon
por krei plian forton,
kiam vi fermas zonon ĉirkaŭ via talio, kiam …,
kiam mi atentigu vin?
ke iu en la akvo predas la vivon vane?
Ho, vi homoj, kiuj estas sidantaj agrable ĉe la marbordo,
panoj sur viaj tablotukoj, vestoj sur viaj korpoj,
iu estas vokanta vin de la akvo.
Li batas la grandan ondon per sia laca mano,
lia buŝo malferme avidas spiron, okuloj plenas larĝe kun
timego,
li vidis viajn ombrojn de malproksime,
englutis akvon en malluma profunda bluo,
kaj ĉiu-momente lia senpacienco kreskas.
Li eligas de la maro
foje la piedon, foje la kapon…
Ho,vi homoj ,
li ankoraŭ de malproksime rigardas tiun-ĉi maljunan mondon,
li kriegas kaj esperas helpon.
Ho homoj, kiuj estas trankvile rigardanta de la marbordo,
la ondo frapegadas al la silenta marbordo,
disvastiĝas simile al ebriulo falinte sur sia lito senscia,
retiriĝas kun muĝado, kaj ĉi tiu voko venas de malproksime
denove:
Ho homoj …
Kaj la sono de la vento pli kortuŝa ĉiu-momente,
kaj lia voĉo pli malforta en la sono de la vento;
de l’ maroj apud kaj for
denove ĉi tiu voko estas aŭdebla:
Ho homoj tie …

Nima Juŝiĝ

Tradukis: Hámze Ŝáfii aperinta en la revuo “Irana Esperantisto” N-ro 12 Somero 2005

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *