Nenio Grava

-Fereŝte! Iom malrapide marŝu, mi petas…
-Ho! Dio mia! Kion vi volas de mi? Kial vi ne lasas min sola? Ĉu mi ne diris al vi ke mi jam
eldiris al ili mian finan decidon? … Mi ĵus forlasis Haĝian domon. Fine mi diris al lia patrino ke venu ĉe nin en Fetr-festo…
-Fereŝte!? Frenezulino! Kion vi faris!? Ĉu vi fartas sane? Diru al mi kial vi ne serioze
pensas pri via vivo, sorto, futuro? Kial vi volas mem malfeliĉigi vin? Vi mem bone scias kiom bela vi estas kaj ĉiuj niaj parencaj fraǔloj kore deziras kapti vin kiel sian edzinon, do nun kial vi volas akcepti edziniĝproponon de Haĝi, kiu krom vi, kiel sian futuran fiksedzinon, havas multajn edzinojn?
… Kial vi ne komprenas la staton? Vi jam havas tre bonajn kondiĉojn por ke gravuloj
proponu al vi geedziĝon, do se vi iomete, nur iomete paciensu, ĉio enordiĝos kara mia
fratino… Mi promesas al vi!
-Amir! Mi paciencu por ke kio okazu? Por ke nia panjo pro sia malsano kaj nia malriĉeco,
irinte ĉe la forpasintan paĉjon karmemoran, forlasu nin por ĉiam? Amir? Ĉu vi vere
forgesis ke la kuracisto kion rekomendis, ĉu vi ne memoras ke la kuracisto menciante
danĝeron, kiu minacas la vivon de la panjo, avertis nin ke tre frue oni operaciu ŝin?
-Mi komprenas, mi bone komprenas kara!
Tamen por kiom da prezo? Krome, kion vi diros al Said? De via infaneco, la onklino, vidis vin kiel sian bofilinon kaj vi bone scias ke Said tre amas vin.
-Ho! Dio mia! Ĉu vi finas la temon aŭ ne? Mi promesis nek al Said nek al onklino, do nek vi
plu ĝenu min kaj lasu min kun miaj kordoloroj…
Said ĝis venonta jaro finos sian studadon universitate kaj kaptinte la oficon, mi certas ke lia stato ege boniĝos kaj tiam multaj fraŭlinoj deziros lin kiel sian edzon, kaj tiam li tuj forgesos ĉion…
Fereŝte kaŝante sian vizaĝon, kolektas siajn larmojn per la kaptuko…
-Amir! Malfermu la pordon, mi ne kunhavas mian ŝlosilon.
-Bone, tamen aŭskultu min nur momente… Fereŝte! Ĝis nun mi ne volis ion diri pri tio,
kion mi jam scias kaj vi ankoraŭ ne scias. Mi certas ke se vi konsciu tion, vi tuj nuligos ilian
proponon .
Trapasante la koridoron al korto, ili ekvidas du dikajn ŝafojn, kiuj manĝas legomojn. Pripensante la kaŭzojn por ekzisto de ili tie, Ali, la plej malgranda frato, kun nova bicikleto sonorante la sonorilon aperiĝas…
-Ali? De kie vin atingis la biciklo? Kiu alportis tiujn ĉi ŝafojn?
-Ne maltrankviliĝu franjo! Ĉio estas por ni mem. Ĵus Haĝi estis ĉi tie kaj li alportis ilin.
Li rakontis al panjo ke lia patrino telefone klarigis ke vi jam akceptis lian geedziĝan
proponon. Kaj, krom tio ĉi, li donis ankaŭ al Amir tiun ĉi pakaĵon. Jen ĝi … Fraĉjo! Ankaŭ
vi havas specialan donacon de li, sed mi ne scias ĝuste kio ĝi estas, ĉar panjo ne permesis
min malfermi ĝin. Sed ĝia kovrilo aspektas tre bele. Mi ege deziras ekvidi ĝin …
-Kie estas la panjo Ali?
-Ŝi kuŝas en sia lito. Sed mi ne scias kial de tiam, kiam Haĝi forlasis nin, ŝi ploradas.
Franjo? Eble pro tio, ke Haĝi donacis nenion al panjo, ŝi ploras? …Sed ne, ne estas tiel, ĉar
eĉ post kiam mi donis al ŝi mian aŭton, ŝi ankoraŭ daŭrigis la ploradon???
-Mi ne scias, mi ne scias, eble pro tio, ke la panjo ne ŝatas ludilon… Do nun bonvole
daŭrigu vian ludadon kaj lasu nin solaj, ĉu bone?
-Bone, franjo!
-Nu Amir, nun rakontu por mi. Kion vi scias
kiun mi ne scias pri Haĝi?
Amir, kalkulante la donacitajn paper-monojn, sen rigardo al okuloj de Freŝte, mallaŭte respondis:
-Nenion kara, ne estis io grava. Nur diru al mi, kiam enordiĝos la afero kaj kiam okazos via
geedziĝfesto?

Lumina E.

aperinta en la revuo “Irana Esperantisto” N-ro: 10 Vintro 2005

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *