Ne estas nubo

Ne estas nubo
Neniu vento

Sidas mi ĉe doko
Fiŝonaĝado, lumklareco, mi, floro, akvo
Pureco de la vivpeniko

Mia patrino pikas bazilion
Pano, bazilio kaj ‌fromaĝo
Sennuba ĉielo
Petunioj malsekaj

La savo proksima
Inter la kortfloroj

La lum’ en la kupro-bovlo
Kiajn karesojn verŝas!

Ŝtupetar’

de la alta murpinto
Matenon portas sur la ter’

Kaŝita ĉio, malantaŭ rideto
havas truon la muro de l’ temp’
de kie
Mia vizaĝo videblas

Ekzistas aĵoj kiujn mi ne konas
Mi scias, se mi pikos verdaĵon mi mortos

Ĝis la pint’ mi iras
Mi estas plena da flugiloj kaj plumoj

Mi vidas la vojon en la mallumego
Mi estas plena da lanternoj

Mi estas plena da lumo kaj sablo
Kaj plena je kreskaĵoj kaj arboj

Mi estas plena da ŝoseo, ponto, rivero, ondo
Mi estas plena da folia ombro sur la akvo
Kiom vaka estas mia eno
Sohrab Sepehri

Esperantigis M. Reza Torabi +

ابري نيست
بادي نيست

مي نشينم لب حوض
گردش ماهي ها، روشني، من، گل، آب
پاكي خوشه ی زيست

مادرم ريحان مي چيند
نان و ريحان و پنير
آسماني بي ابر
اطلسي هايي تر

رستگاري نزديك
لاي گل هاي حياط

نور در كاسه ی مس
چه نوازش ها مي ريزد !

نردبان از سر ديوار بلند
صبح را روي زمين مي آرد

پشت لبخندي پنهان هر چيز.
روزني دارد ديوار زمان
كه از آن
چهره ی من پيداست

چيزهايي هست، كه نمي دانم
مي دانم، سبزه اي را بكنم خواهم مرد

مي روم بالا تا اوج
من پر از بال و پرم

راه مي بينم در ظلمت
من پر از فانوسم
من پر از نورم و شن
و پر از دار و درخت

پرم از راه، از پل، از رود، از موج
پرم از سايه ی برگي در آب
چه درونم تنهاست

سهراب سپهری

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *