Hafez Gazalo 9

 

Nokte mi viziis, ke anĝeloj frapas tavernporde
Kaj argilon de Adamo *knedas, pokalmuldas torde.
Haremanoj de kaŝita ĉielregna abstinado
Plu kaj plu la ravan vinon kun mi trinkis vojoborde.
Dank’ al Dio, inter ni okazis reciproka paco;
La hurioj dancaj danke trinkis vinpokalon sorbe.
La ĉielo ne toleris larĝon de la deponaĵo,
Mianome taskojn ili lotis, ĉar al mi malorde.
Fajr’ ne estas tio, kies flamon la kandel’ priridas —
Fajro estas, kien oni ĵetas papilion korpe.
Ni ekskuzu kvereladon de la sektoj sepdek du :
Veron ne vidinte, ili fabelaron sekvis sorte.
Malgraŭ centoj da dezir-imagoj ni ne devojiĝus,
Dum Adamon viglan unu grajno turnis voj-aborte.
Pensvizaĝon senmaskigis pli neniu ol Hafezo,
Ekde kiam plumo kombis pinton de la buklo vorte.

Esperantigis William Auld

 

دوش دیدم که ملایک در میخانه زدند
گل آدم بسرشتند و به پیمانه زدند
ساکنان حرم ستر و عفاف ملکوت
با من راه نشین باده مستانه زدند
آسمان بار امانت نتوانست کشید
قرعه کار به نام من دیوانه زدند
جنگ هفتاد و دو ملت همه را عذر بنه
چون ندیدند حقیقت ره افسانه زدند
شکر ایزد که میان من و او صلح افتاد
صوفیان رقص کنان ساغر شکرانه زدند
آتش آن نیست که از شعله او خندد شمع
آتش آن است که در خرمن پروانه زدند
کس چو حافظ نگشاد از رخ اندیشه نقاب
تا سر زلف سخن را به قلم شانه زدند

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *