Donaco el vojaĝo

Ne pasis duona tago de la momento, kiam Hajjat venis al la urbo, kaj ŝi jam eniris tra iom malfermita pordo de la tapiŝfarejo, kaj post unu horo… ensorbis ŝin draka faŭko de la teksejo. Ŝi, tiel malgranda, sidiĝis ĉe la grandega teksilo, tuj okupiĝis pri rando ruĝa. Estis la dua fojo, kiam ŝi venis al la urbo, sed ĉi-foje por resti tie.

— Kiam estis unuafoje?

— Antaŭ sep, ok jaroj. Unu jaro pli aŭ malpli ne faras diferencon.

Gravas alio — tiam ŝi ne estis sola.

*
Ŝi estis kun onkla ido de sia patrino. Antaŭ kelka tempo li rakontis al ŝi, ke ŝia patrino mortis dum akuŝo, kaj “la patro perdiĝis eksterlande, kiam li serĉadis laboron. Poste akceptis vin diversaj homoj, ĝis kiam vi kreskis kaj nun mi lasas vin al Ezzat. Alaho helpu, por ke vi vivu longe kaj kune maljuniĝu!”…

Antaŭnokte ili alvenis la urbeton. La onklo kondukis la junajn geedzojn al la domo de Ŝafi, li metis tra ĉadoro kison sur la frunton de Hajjat kaj flustris en la orelon de Ŝafi:

— Multe mi ne postulas de vi, la knabo ofte ne estos hejme. Do, mi lasas Hajjatan al Alaho, kaj poste al vi.

Kaj li iris for.

La edzino de Ŝafi kondukis la junajn geedzojn en la ĉambreton, donis al ili la manon kaj petis, ke ili voku, kiam ili bezonos ion. Ezzat estis ĝendarmo. Post la edziĝfesto li pasigis hejme du semajnojn. Baldaŭ li enpakis siajn aĵojn kaj iris for. Denove Hajjat restis sola en la ĉambreto ne pli granda ol ŝi, kun ŝanceliĝanta vojaĝkesto, frotuzita peplomo, matraco, ankaŭ kun samovaro, bovlo kaj argila pelvo. De tempo al tempo, kiam aperadis Ezzat, ŝi frotis per mano la vizaĝon, glatigis harojn kaj vestis sin per falbala robo kun desegno de violaj floroj. Ezzat restadis hejme unu, du noktojn kaj forveturadis. Tiam Hajjat denove kunmetis la robon kaj senteme lasis sur la fundo de la kesto, ĝis tiam, kiam sinjoro edzo aperos denove. Poste ŝi vivis nur kun revoj pri li.

Kiam Ezzat iris en la strateto malsupren, infanoj sciigis Hajjatan per krio kaj pepo:

— Hej, Hajjat, hej… sinjoro Ezzatulah venas!

Hajjat rektigis sin ĉe la teksilo. Poste ŝi saltis de la benko lerte kiel perdriko kaj rapidis en la ĉambron. Ŝi apenaŭ bruligis fajron sub la samovaro kaj kombis harojn, kiam Ezzat stariĝis sur la sojlo. Lia alta staturo kaj larĝaj ŝultroj plenigis la tutan pordon. Hajjat proksimiĝis al li. Ŝi prenis de li vojaĝsakon. Ezzat eniris kaj sidiĝis ĉe la fenestro.

— Kiel vi fartas?

— Bone.

Hajjat hastis en la loĝejo kiel abelo! Ĉiuokaze ŝi kapablis elsorĉi la grasan, bongustan vespermanĝon.

— Ĝis kiam vi restos, Ezzat?

— Mi ne scias. Eble mi forveturos jam morgaŭ. — Kaj vere li forveturadis “jam morgaŭ”. Ŝi zorgis, ke li komencu sian vojaĝon sub la Korano, ke nenio malbona okazu al li dumvoje: ĉe la pordo — laŭ malnova kutimo — ŝi tenis en la mano la sanktan libron, sub kiu li iris. Ŝi ankaŭ metis en la sakon manĝaĵon por la vojaĝo kaj denove plena je sopiro teksis la tapiŝon. Per tio ŝi ellasis amaron. Vicon post vico. Kvazaŭ ŝi pikus per la pinglo karnon de la propra soleco.

Kaj Ezzat vojaĝadis de urbo al urbo. Tie, kien li venis, li direktis siajn paŝojn al la kvartalo de “knabinoj”, kaj tagojn de la forpermeso li pasigis volupte en la brakoj de tiu aŭ alia ŝminkita putino. Hajjat mortis por li, dum li estis viva en ŝiaj pensoj, arda kaj plena de pasio. En ŝiaj sonĝoj li similis al heroo, li kuregis ĉien, kaj ŝi — anhelante — rapidis post li. Ho, kiel vane! Ŝi estis sola, tre sola, nur kun tiu soleco kaj teksilo. Kontraŭ mono gajnita per la tapiŝo ŝi aĉetis novan keston, iom poste ankoraŭ naftolampon kaj pleton el arĝento. Ŝi revis pri peplomo kaj kuseno, pri tiaj, kiajn antaŭe ŝi vidis en la doto de Ŝirin, filino de Nurulah. La verda, velura peplomo kun rozkolora, atlasa kuseno. En la postnupta nokto, unu el proksimaj kuzinoj dismetis por ili novan litaĵon, kaj matene ŝi alkuris por forpreni ĝin, ŝia rigardo glitis sur la peplomo, por kontroli, ĉu ĝi ne estas difektita, ŝi enŝovis ĝin sub la brakon kaj forprenis. De tiam Hajjat dormadis sub la propra, frotuzita peplomo kaj sur la malnova matraco. La tegilo estis kudrita el malglata, truplena kanvaso, kaj la kuseno ŝajnis malmola kiel ŝtono. Ŝi deziris aĉeti bonan litaĵon — kiel el la doto de Ŝirin. En peplomkudrejoj, en la urbo, diversaj pretaj litaĵoj estas aĉeteblaj. Mono, al ŝi mankas nur la mono. Se ŝi kolektus ĝin, ŝi povus aĉeti litaĵon. Tio estos ebla. Se ŝi metus en la angulon de sia loĝejeto la puran litaĵon, nenio mankos al ŝi. Kaj Ezzat jam ne plendos, ke la kuseno ŝajne estas ŝtopita per ŝtonoj kaj brikoj. Laboro, nur laboro de la pala mateno ĝis vespero, ĝis kiam noktiĝos. Ŝi pendigis lampon super la teksilo kaj teksadis. Kiam ŝi aĉetos litaĵon, tiam — baldaŭ — revenos Ezzat. Ŝi vestos sin per nova robo, kaj la naftolampon starigos meze de la ĉambro. Ŝi metos tukon sur la plankon. Estos poĉitaj ovoj, freŝega pano kaj pelvo da rizo. Kiam post la vespermanĝo ili trinkos teon, ŝi dismetos litaĵon. Ŝi ankoraŭ memoras la molecon de la vatita matraco en la unua nokto. Povas esti, ke Ezzat restos dum du, tri noktoj. Ŝi ardigis sin, ĝojo penetris la koron de Hajjat kaj venis en ŝiajn manojn. Ŝi faris nodojn. Rapide, tre rapide, pli haste ol kutime.

Matene, tuj post kiam tagiĝis, Hajjat staris apud la buso, atendante la onklan idon. Pasintvespere ŝi estis ĉe li. Ŝi aŭdis, ke hodiaŭ li iros al la urbo, do ŝi rapidis al lia pordo, malnodis volvaĵon el tuko, elprenis kelkajn monbiletojn kaj enpremis al li en la manon, ordonante aĉeti litaĵon por ŝi. Li kalkulis monon en lumo de malgranda lampo kaj demandis:

— Kiucele vi bezonas nun litaĵon?

— Nu, mi ekpensis, ke mi deziras havi ĝin en mia domo, — ŝi ekridis hontante.

La nokton ŝi pasigis malkviete. Ekdormante kaj tuj vekiĝante. “Kaj se li forgesos! Li ne aĉetos, ne memoros! Ne, morgaŭ mi devos renkontiĝi kun li”. Do, ŝi iris tien antaŭ ol tagiĝis kaj jam de malproksime ekvidis lin. Li paŝis murmurante ion subnaze. Ŝi kuris al li:

— Onklo Mirzo, mi venis por diri al vi, ke vi ne forgesu!

— Ho, ne! mi ne forgesos. Ne ĉagreniĝu.

Kiam li sidiĝis, Hajjat rigardis en la buson kaj vokis:

— Onklo Mirzo, nur ke ĝi estu verda!

La buso ekveturis, kaj Hajjat ĝoje kaj gaje revenis hejmen. Ŝia animo estis feliĉa. Ĝis tagmezo ŝi okupiĝis pri diversa laboro. Ŝi estis malpacienca. Ŝi leviĝis de la teksilo kaj reiris en sian loĝejeton. “Ĉu estos bone, se mi metos ĝin tie? Ne, ĉi tie, apud la fenestro. Vintre mi ja starigos korson. Kiam venos Ezzat, ĝuste tie li sidiĝos”.

Ĉu jam estas la tagmezo? Kiam sunradioj falos en la ĉambron, atingante la samovaron, tiam estos la tagmezo. Kaj la buso revenos de la urbo. Nur unu strio da tapiŝo, kaj la sunradioj eklekos la samovaron. Ŝi rekuris por laboro. Ŝi faris unu vicon da nodoj kaj estos la ĝusta tempo. Ŝi finis teksi la vicon. Febre ŝi forsaltis, jes, la sunradioj tuŝis la samovaron. Ŝi kovris sin per ĉadoro kaj eliris en la straton. Kiam ŝi alvenis la haltejon, la buso ankaŭ proksimiĝis tien. Ĝi turniĝis kaj haltis. Hajjat saltis kaj malfermis pordon. Ŝi rigardis en la buson.

— Virino, kio okazas pri vi? Estu kvieta! — kriegis Ĥalil, ŝoforo.

Kiam li elkestigis ĉion kaj redonis laŭvice pakaĵojn de vojaĝantoj, Hajjat preskaŭ mortis pro malpacienco. Fine Ĥalil ĵetis malsupren ŝian pakaĵon kaj Hajjat, ridante de ĝojo, enŝovis litaĵon sub la brakon kaj portis hejmen. En la ĉambro ŝi dismetis ĉion sur la planko. La verdan, veluran peplomon kaj la rozkoloran, atlasan kusenon. Ŝi traŝovis manon sur la peplomo, centimetron post centimetro. “Ho, kiel mola!” — Ŝi kuŝiĝis, ektiris ĝin sur la korpon — “Ho, kiel malpeza! Ho, kiel purega, sen makulo! Aĥ, mi ne malpurigu ĝin, mi ja ne estis en la banejo!” Ŝi ekstaris. “Kio okazos, se ĝi estos makulita? Almenaŭ dum kelka tempo ĝi restu pura, verŝajne en tiuj ĉi tagoj venos Ezzat…” Ŝi mezuris la kusenon laŭlarĝe. Ĝi estos sufiĉe longa por ŝia kaj lia kapoj. En ordo, ĝi kuŝas bone. La loĝejo ekhavis kolorojn, estis tute malplena!

Kiam venis la monato de funebro “muharam”, aperis la aktoroj, kiuj prezentas scenojn pri la morto de imamo Husejn. Ili alportis vestojn, kaj kiam mankis al ili io, tion ili prenis de loĝantoj en la urbeto. De tiuj, al kiuj sufiĉas mono je pano kaj frandaĵoj. En Aŝuro, deka tago de la monato, la procesio devus ekiri de la moskeo. De frua mateno ĉiuj ariĝis en la preĝejo. La aktoroj surmetis kostumojn. Tiun, kiu ludos rolon de Rakia, unu el la filinoj de Husajn, oni sidigis sur la tronon, sed la trono estis kovrita per nenio. Tiel ne decas! Kion fari?

Hajjat tuj diris, ke ŝi havas la peplomon. Kun alte levita kapo ŝi kuregis hejmen. Ŝi nur atendis tian okazon. Ĉu estos pli bona maniero prezenti la veluran peplomon al ĉiuj? Ĝi ne estas ĉadoro, ke ŝi ĵetu ĝin sur la kapon kaj tiel vestita marŝu en mallarĝaj stratoj de la urbeto. Kaj nun okazis tre bone — la aktoron, kiu ludos rolon de Rakia, oni portos ĉien.

Per la verda, velura peplomo oni kovris la tronon kaj sidigis la aktoron. Hajjat iris paŝon post paŝo, en la procesio, kun okuloj kroĉitaj al la trono, kaj kiam krepuskiĝis, ŝi kunmetis la peplomon kaj portis ĝin hejmen.

Ŝi trankviliĝis. Kvazaŭ de ŝia dorso oni demetis grandan pezon — nun en la urbeto estis neniu, kiu ne vidus, ke en la loĝejo de Hajjat troviĝas la purega litaĵo. Kaj Ezzat? Kiam li revenos hejmen? Se li scias nenion, estas tiel, kvazaŭ neniu scius ion!

Venis aŭtuno. Unu post alia fermiĝis la fenestroj. En stratetoj blovegis frosta vento. En la aero odoris je neĝo. Ĉiutage Hajjat estis preta starigi korson. Sed Ezzaton ŝi nek vidis, nek aŭdis. Li venu, aĥ, li venu jam baldaŭ, ho, kiel bone estus! Ŝi sidis ĉe la teksilo, kiam iu vokis:

— Hej, Hajjat, hej, ĉu premion por la bona novaĵo vi donos?

Ŝi ne atendis pli longe. Forsaltis de la benko. Kuregis haste sur la ŝtuparo al la pordo, kaj nemulte mankis, ke ŝi kunpuŝiĝu kun Ezzat. Ŝi salutis lin ĝoja kaj petis, ke li eniru. Ezzat eniris kaj nur nun Hajjat ekvidis, ke kun li estas iu virino, ankaŭ ŝin Hajjat petis eniri kaj malfermis la ĉambropordon. Eniris Ezzat, post li tiu virino, kaj fine — Hajjat. Ŝi bruligis fajron sub la samovaro, malfermis la keston, sur la pleton ŝi ŝutis plenmane avelojn, migdalojn kaj rosinojn por manĝeto kaj metis antaŭ la venintoj. Ŝi ekscitiĝis. Ŝi pensis pri la nokto kaj pri la nova peplomo. Ŝi elkuris por prepari vespermanĝon, kaj tiam Ezzat vokis:

— Hajjat, aŭskultu, nun iru al la domo de via onklo Mirzo kaj diru, ke li venu, mi havas aferon por li.

Ŝi ĵetis sur la kapon ĉadoron kaj eliris. Onklo Mirzo ĵus revenis de sia ĝardeno kaj meze de la korto demetis sakojn de la azeno. Ŝi rakontis ĉion. Onklo Mirzo lavis al si la vizaĝon kaj manojn kaj ekiris. Kiam ili venis al la domo, akvo jam bolis en la samovaro. Hajjat infuzis teon kaj eliris por okupiĝi pri la vespermanĝo. Onklo Mirzo sidiĝis apud Ezzat.

Ezzat demandis pri farto, parolis nerekte, deturnis la korpon. Baldaŭ onklo Mirzo venis al la esenco:

— Nu, jes, Ezatulah, ĉu estas bona afero?

Ezzat ekridis kaj kroĉis siajn okulojn al la virino.

— Jes. Ŝin mi venigis, por momento.

— Mi gratulas, — respondis onklo Mirzo.

— Eble ŝi restos ĉi tie dum vintro, ĝis Noŭ Ruz, — parolis Ezzat. — Iel klarigu tion al Hajjat, vi estas ŝia zorganto.

Onklo Mirzo ekstaris. Hajjat bruligis en duonronda niĉo la malgrandan kuirfornon kun tri meĉoj. Ŝi estis ŝutonta rizon en poton. Ovojn ŝi pruntos de la edzino de Ŝafi. Rizo, kaj ankaŭ rostita ovo. Estos la bona vespermanĝo. “Nur se tiu virino ne venus! Ĉu ĝuste hodiaŭ nokte ŝi devis alveni? Nu, jes, ŝi estas gasto. Mi preparos dormlokon por ŝi en la gastoĉambro de Ŝafi. Ili ne rifuzos al mi…”

— Hajjat, ĉu vi estas okupita? — alparolis ŝin onklo Mirzo.

— Jes, onklo Mirzo. Mi volas kuiri manĝon por la hodiaŭa vespero. Ĉi tie ja estas tiu fremda gasto.

— Ne tiel fremda.

— Ĉu konata, onklo Mirzo?

— Jes kaj ne. Vidu, Ezzat vojaĝas senĉese, al fremdaj urboj — li estas juna viro — kaj vi sidas ĉi tie, nenio tentas vin por migrado. Ezzat akceptis ŝin por kelka tempo kiel sike, kromedzino, sed vi estas plej grava. Ŝi estas lia edzino dum vojaĝoj!

Hajjatan forlasis ĉiuj fortoj. Ŝi havis impreson, ke sur ŝia korpo svarme kuras formikoj. Ili pikis ŝin ĉie. Fojfoje. Ŝi falis kuntiriĝinta ĉe la muro. Onklo Mirzo movis la piedojn nervoze.

— Ne estas ja tiel, li kunprenos ŝin. Nu, leviĝu, ekstaru, la vespermanĝon kuiru. Nur ne kverelu! Tio jam okazis.

Kaj li foriris.

La piedoj de Hajjat estis senpovaj. Ŝi rigidiĝis. Ŝi ne havis forton por movi sin. Kvazaŭ trafita per ŝoko! Per la forta ŝoko! Ŝi ne povis ekkredi “Lia edzino!?”

Ezzat vokis:

— Hajjat, rapidu pri la vespermanĝo!

Ŝi ekmovis sin, alrampis peze al la malgranda kuirforno kaj tiel kaŭrante sur la planko, ŝi preparis la vespermanĝon. En ŝia buŝo tordiĝis vipuro, kiu fojfoje ŝprucigis en ŝian animon la amaran — ho, kiel amaran! — venenon. Ili vespermanĝis silente. Tiu alia virino helpis al Hajjat dismeti la tukon. Poste ŝi starigis antaŭ Ezzat lampeton, elprenis el la vojaĝsako botelon kaj verŝis ion en glason. “Vinon!?” Ŝi gardis, ke nenio manku al li. Hajjat observis ilin strabe. La virinaĉo estis mezaĝa. Ruĝa kaj grasdika. Sidante sur la planko antaŭ la tuko, ŝi premis genuon al la genuo de Ezzat. Ŝiaj haroj falis sur la ŝultrojn, nigraj, ondumitaj. En la oreloj ŝi havis ringojn, kiuj balanciĝis sub viloj, kiam ŝi movis la kapon. Tra la kapo de Hajjat flugis penso, ke certe Ezzat aĉetis por ŝi tiujn ĉi orelringojn! Sufokis ŝin plorĝemo. Kiam ili finis manĝi, la virinaĉo rampis al Ezzat kaj alpremiĝis. “Tiel sopirantaj, kvazaŭ ili estus juna paro por unu nokto!” Iom post iom la okuloj de la virino fermiĝis glue, kaj al Hajjat ŝajnis, ke ŝi dormas.

— Ŝi estas via edzino, ĉu sike? — ŝi demandis.

— Kion vi faros pri la nupto-kontrakto? — li murmuris. — Leviĝu, preparu dormlokon!

Antaŭ ol Hajjat leviĝis, li ekstaris. Li dismetis monteton da litaĵo — la veluran peplomon kaj la atlasan kusenon. Hajjat rigardis per la konsternitaj okuloj. “Ŝian litaĵon!?”

Ŝi kunprenis sian malnovan peplomon kaj iris en la ĉambreton, kie troviĝis la teksilo. De la loĝejo apartigis ĝin teraso, nur du paŝojn larĝa. Ŝi sidiĝis en la angulo, ne povis ekdormi. Al kiu ŝi rakontos tion? Ĉu ŝi povas rakonti? Post kelkaj monatoj Ezzat revenis kun edzino! Tian donacon li alportis por ŝi el vojaĝo, kaj nun ŝi sidas ĉi tie sola, en la malvarma, malseka teksejo. Ŝi rigardis tra fendo en la pordo. Lumo, falanta el la meza ĉambro de la teraso, paliĝis. Certe ili tordis meĉojn, kuŝiĝis por dormi. Ŝi aŭdis ridon. La virinaĉo henis! Hajjat enbatis ungojn en la vangojn kaj gratis sin. Tio superis ŝian eltenemon.

— Aj… — ĝemego elsaltis el ŝia buŝo, kvazaŭ iu fremda kriegus en ŝi. Ŝi ululis! Venis Ezzat kaj iom malfermis la pordon:

— Kial vi tordiĝas ĉi tiel?

Li klinis sin ĉe la kapo de Hajjat:

— Vin mi alparolas, kio okazas al vi?

— Nenio, estas mia dento, — ŝi respondis malŝate kaj senorde.

— Kio okazas pri via dento?

— Nenio, ĝi doloras min.

Ezzat restis iomete kaj foriris. Hajjat ekploris. Ŝi ploregis laŭte. Tra malluma, nokta silento ŝia ploro aŭdiĝis certe en la alia fino de la urbeto. Li revenis:

— Ĉu vi havas tablojdojn?

— Ĝi ne estos utila, ĝi jam nigriĝis! — ŝi respondis.

— Ĝuste hodiaŭ nokte ĝi devas dolori, — li grumblis.

Li eliris el la ĉambro. Li vestis sin kaj marŝis al la domo de onklo Mirzo. Venis tiu alia virino kaj rigardis tra fendo en la pordo.

— Estus pli bone, se vi atendus ĝis mateno, en tia frosto eĉ hundo ne elŝovas la kapon el budo.

Hajjat deturnis la vizaĝon. Ezzat kaj onklo Mirzo iris rekte al la domo de banisto Kasem, vekis lin kaj helpis al li pretigi sin por alveno. Kiam Hajjat aŭdis iliajn paŝojn kaj iliajn voĉojn, ŝi moviĝis.

Ŝi rekonis la voĉon de Kasem. “Kiucele li venis? Tiom malfrue en la nokto!?… Dentdoloro, pro la doloro de mia dento!”

Ŝi metis la manon sur la buŝon. Onklo Mirzo malfermis la pordon.

— Mi salutas vin, Hajjat, Alaho gardu vin kontraŭ malbono!

Post li eniris Kasem kaj Ezzat.

Onklo Mirzo sidiĝis apud Hajjat kaj deŝovis ŝian manon de la buŝo.

— Ĉu vi ne atendos ĝis mateno, por ke mi povu kunpreni vin al la urbo?

— Ne, — Hajjat respondis per forta voĉo.

— La putran denton oni devas eltiri, ĉu tio okazos ĉi tie aŭ en la urbo, — diris Ezzat.

— Sed vi devos esti brava. Kasem tre bone eltiras dentojn, vi eĉ ne sentos.

Kasem alproksimiĝis al ŝi:

— Kiu dento estas?

Ezzat tenis super ili lampeton. Tiu alia virino rigardis tra fendo en la pordo. Hajjat vidis ŝian malican rideton. Ŝi skuiĝis.

“Ŝi ne devus ekscii, kiom mi suferegis ĝis nun, kiom mi eltenos. Ŝi ne devus…” Ŝi montris per fingro unu el la kojnodentoj. Onklo Mirzo sidiĝis post Hajjat kaj alkroĉis ŝiajn brakojn. Kasem kuspis la manikojn, malfermis tenajlon. Li metis ĝin en la buŝon de Hajjat kaj kaptis la denton firme. Li surgenuiĝis kaŭre, pli rigide sur la planko. La maldekstran manon li metis sur la ŝultron de Hajjat, alpremis ĝin, kaj per la dekstra li ektiris forte.

La ululo de Hajjat aŭdiĝis en la tuta urbeto, frapfrapis ĉiujn pordojn, draŝis ĉiujn fenestrojn.

— Aj… aj… aj…

Kasem ekstaris. Hajjat falis senforta. Onklo Mirzo dekroĉis ŝiajn brakojn, kaj Ezzat alŝovis lampeton kaj tenis ĝin ĉe la mano de Kasem. La denton li eltiris.

Ĝis mateno ĉe Hajjat sidis la edzino de Ŝafi. Matene la knabino retrovis farton kun peno. Ŝi viŝis la sangoŝmiritan vizaĝon per tuketo. Ŝia havu infuzis teon, matenmanĝis kun Ezzat. Antaŭ ol ili eliris, Ezzat metis en la niĉon kelkajn monbiletojn.

Dum semajno Hajjat kuŝis en sia teksejo kaj ĝemis. La edzino de Ŝafi metis ungventon sur la ŝveldikan vangon kaj fumigis ruton. Hajjat tordiĝis pro doloro en la malvarmega teksejo, sed ne reiris en la ĉambreton. Ŝi ekmalamis ĉi tiun ĉambreton kaj litaĵon. Kiam ŝi iom resaniĝis, ŝi kunvolvis vestaĵojn kaj iun tagon, sen diri ion al iu, ŝi forveturis al la urbo. Neniu revidis ŝin poste. La edzino de Ŝafi forprenis ŝian litaĵon kaj portis al la moskeo.

Unu fojon ĉiujare, en la funebra tago de Aŝuro, la aktoro, kiu ludas rolon de Rakia, sidiĝis sur la verdan, veluran peplomon de Hajjat kaj ploregis.

Tradukis el la persa lingvo
Nazi Solat kaj Tomasz Chmielik

***

Mahbube Mirkadiri estas unu el la plej kapablaj iranaj aŭtorinoj. Ŝi skribis:

“Mi naskiĝis en 1958, en urbo Erak (okcidente de Irano — la trad.). De 1980 mi laboras kiel instruistino de geografio, historio kaj sociokono en vilaĝoj ĉirkaŭ Erak… Mi tre ŝatas labori kun infanoj. En 1987 mi komencis skribi rakontojn. Ili aperadis en diversaj iranaj revuoj. Mi debutis per novelo La soleco de Nesa. Poste mi aperigis Unu vivotagon kaj Donacon el vojaĝo … Kiam hazarde mi aĉetis libron La sako plena je steloj kaj en tiu ĉi antologio de modernaj iranaj noveloj mi trovis la propran rakonton Unu vivotago, kiun mi skribis antaŭ kelkaj jaroj, mi decidis, ke mi okupiĝos pri verkado”.

Antaŭnelonge aperis ŝia unua romano La ruĝa cekino. Nun ŝi laboras pri alia romano La domo kun ornamoj.

Ni, Nazi Solat kaj Tomasz Chmielik, esperantigis kvar rakontojn de Mahbube Mirkadiri: Granda Malfeliĉo, La granda soleco de Nesa, Donaco el vojaĝo kaj Patrinoj. Ili estas prenitaj el la volumo Ekkono, kiu entenas 11 rakontojn kaj aperis en Tehrano (1999). En interparolo kun Nazi Solat, Mahbube Mirkadiri esprimis grandan ĝojon, ke ŝiaj rakontoj estos legeblaj en la Zamenhofa lingvo.

Donaco el vojaĝo donas titolon al la tria volumo de Persa Triptiko, pri kiu ni laboras. Persa Triptiko konsistos el tri partoj. En la unua volumo aperos romano de Sadek Hedajat La blinda strigo (1937), kiu donis komencon al la moderna irana prozo. La dua volumo enhavos kvindek poemojn de Forough Faroĥad, kiujn esperantigis Nazi. En la trian volumon eniros rakontoj de la junaj iranaj aŭtoroj kaj aŭtorinoj. Ĉiujn tri volumojn ni esperas aperigi ĉi-jare en Pollando.

La tradukintoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *