Geedziĝo aŭ fuĝo

 

Tio tiel strange sonis al li. Li demandis ŝin:
-Tiel rapide geedziĝi?
Ŝi jam estis dirinta al li:
Mi trovas vin sufiĉe bona! Pri viaj boneco kaj meritoj, mi ne dubas. Do, kial ne agi
rilate al la svatado de mi. Venu por paroli kun miaj gepatroj. Kial perdi la tempon! Ĉu
vi dubas pri mia amo al vi?
Kaj li miris. Ili nur ĉirkaŭ du-monatojn konis unu la alian. Ja, ŝi estis sufiĉe bela,
tia kaj tia. Li serioze pensis pri sia rilato kun ŝi. Li kompreneble dezirus havigi al si
edzinon kiel ŝin, tamen por atingi al tiu grava decido, tio estas, geedziĝo, li ankoraŭ
bezonis pli da tempo.
Li pensis: -‘Se temus pri aĉetado de aŭtomobilo, aŭ domo, mi ne tiom hezitus. Sed, temas pri dum-viva kunulino, kaj estonta patrino de miaj gefiloj. Neniel decas hasti. Ni
devas pasigi pli da tempo unu kun la alia kaj sperti nian unestadon dum diversaj okazoj. Ni devas en trankvileco interparoli pri niaj pensmanieroj, idealoj, ŝatataĵoj kaj
malŝatataĵoj. Mi kredas ke reala vivo multe foras de la revaj bildoj, kiujn ofte la
gejunuloj antaŭ la geedziĝo bildigas al si.
Necesus almenaŭ iom pli klarvide antaŭenpaŝi. Alie, geedziĝo baziĝus sur nura ŝanco!
Li estis embarasita. Lia ŝi-o ne povis atendi, aŭ ne volis. Ŝi kiel tradicie edukita irana
junulino supozis: – “Ne estas dece longtempe vidiĝi kun junulo, sen baldaŭa
fianĉiniĝo, aŭ edziniĝo al li. Oni pri-klaĉos pri mi. Eble post multaj monatoj de
amikeco, li plu ne amos kaj forlasos min.
Tiam li estante viro, facile povos komenci novan rilaton kun alia fraŭlino, sed pri mi
temos pri perdo de bona edzo, kaj ankaŭ fifamiĝo.
Oni dirus, ĉiu-tage ŝi trovas novan amikon!” Do, ŝi diris al li:
– Nia rilato ne povas longe daŭri ĉi tiel. Vi devas rapide decidi. Aŭ vi amas min kaj ekagos rilate al nia geedziĝo, aŭ plu vi ne vidos min.
Li estis irana junulo, kiu pasigis multajn jarojn eksterlande en okcidenta lando. Eble
se li ne jam vivis tiom da jaroj ekster-irane, tiuj paroloj de lia amatino tute ne ŝajnus
strangaj al li. Nu, efektive la pli-multo de la junuloj lialande sam-tiel geedziĝas, tre
frue kaj ofte kun nur surfaca reciproka kono. Tio estas normala tiulande. Sed li
spertis alimanieran konduton de gejunuloj en alia lando.Tie ili povis tute libere kaj tre
intime geamikiĝi. Pasigi longan tempon kune sen interveno de la gepatroj, kaj
esti tute indiferentaj pri la pensmaniero de la ĉirkaŭuloj. Ili povis kunvivadi eĉ sen
geedziĝo, sed en lia lando, ĝenerale, eĉ simpla amika rilato de gejunuloj devus esti
kontrolata kaj prizorgata de gepatroj kaj okaze de malpermsoj, la rilato okazus nur
kaŝe kaj sekrete kun multaj problemoj. Tie do la gejunula kontakto ofte kondukiĝis al
geedziĝo, alie la bona reputacio de la fraŭlino kaj tiu de ŝia familio endanĝeriĝus.
Jen, kion li povus fari? Ĉu cedi al la trudaj kondiĉoj sia-landaj, tio estas, preskaŭ blinde decidi pri sia futuro esperante ke li bonŝancos rilate al ŝi, aŭ tute forlasi la ideon kaj turniĝi al la lando, kie pensmaniero de popolo pli harmonias al la lia?

Verkita de (d-ino) Ŝirin Áhmád-Nia

Aperis en la revuo “Irana Esperantisto” N-ro: 5 Aŭtuno 2003

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *