Poemoj de Ábu Áli Ebne Sina (Aviceno)

De l’ nigra kot’ profunda ĝis alta ĉielrondo
mi solvis ĉiun nodon enigman de la mondo,
de ĉiu tromp’ kaj ruzo mi trovis la ŝlosilon,
la Morto restis sola demando sen respondo.

از قعر گل سیاه تا اوج زحل
کردم همه مشکلات گیتی را حل
بیرون جستم ز قید هر مکر و حیل
هر بند گشاده شد مگر بند اجل

***

De l’ pia azen-grego vin kaŝu per nebulo,
la ĉefan Orelulon respektu kun skrupulo,
vin tiam oni ŝatos. Sed sen oreloj longaj
inter azenoj multaj vi estos herezulo.

با یک دو سه نادان که چنین می‌دانند
از حمق که دانای جهان آنانند
خر باش که این جماعت از فرطِ خری
هر کو نه خر است کافرش می‌خوانند

***

Jam mia kor’ la bonon kaj la malbonon scias,
kaj ĝin per lumo miloj da sunoj traradias.
Sed kie estas el ĝi ankoraŭ la Perfekto?
Ĝi jam atingis ĉion, de l’ celo ĝi devias.

دل گرچه درین بادیه بسیار شتافت
یک‌موی ندانست ولی موی‌شکافت
اندر دلِ من هزارخورشید بتافت
آخر به کمالِ ذرّه‌ای راه‌نیافت

De  Ábu Áli Ebne Sina (Aviceno)

Fonto: http://egalite.hu/kalocsay/tutmonda/kvarversoj.htm

La tradukanto en E-o ne estas menciita.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *