L’ Amikino

 

Grandioza estis ŝi,
kaj el loĝantaro de l’ hodiaŭ’,
Rilata al ĉiuj vastaj horizontoj estis ŝi,
kaj kiom bone komprenanta la dirtonon de l’ akvo kaj ter’.
Ŝia voĉo
kiel tristo, angoris de l’ realo,
kaj ŝiaj palpebroj
al ni montris
la puls-vojon de l’ elementoj,
Kaj ŝiaj manoj
foliumis
la pur-aeron de malavar’,
kaj al ni puŝis
afablon.
Ŝi estis kiel sia soleco,
kaj ŝi interpretis la plej ameman kurbon de sia temp’,
por spegulo,
Kaj pluv-stile ŝi plenis je l’ freŝeco de l’ ripet’,
Kaj arbo-stile ŝi disvastiĝis
en la lumo-kreskejo.
Ĉiam ŝi vokis l’ infanecon de la vento.
Ĉiam ŝi nodis afablo-ŝnuron
al la akvo-klinko.
Ŝi iun nokton
Tiom precize praktikis por ni
la verdan preĝon de l’ amo
ke ni ektuŝis la emocion de l’ tersurfaco,
kaj ni freŝiĝis kiel la dialekto de sitel-akvo.
Kaj multfoje ni vidis
kun kiom da korboj
ŝi iris por kolekti la beraron de bon-novaĵoj.
Tamen tio ne okazis
ke ŝi eksidu kontraŭ la verŝajno de kolomboj,
kaj ŝi iris ĝis la rando de l’ nenio,
Kaj ŝi ekkuŝis malantaŭ humoro de l’ lumoj,
kaj ŝi neniom pensis
kiom solaj restis ni
por manĝi pomon
inter konfuzo de pord-prononcoj.

De Sohrab Sepehri (1928-1980) pri Foruq Fárroĥzad pro ŝia ne atendita forpaso
Tradukis: d-ro Kejhan Sájjadpur aperinza en la revuo “Irana Esperantisto”

بزرگ بود
و از اهالی امروز بود
و با تمام افق های باز نسبت داشت
و لحن آب و زمین را چه خوب می فهمید
صداش
به شكل حزن پریشان واقعیت بود
و پلك هاش
مسیر نبض عناصر را
به ما نشان داد
و دست هاش
هوای صاف سخاوت را
ورق زد
و مهربانی را
به سمت ما كوچاند.
به شكل خلوت خود بود
و عاشقانه ترین انحنای وقت خودش را
برای آینه تفسیر كرد
و او به شیوه باران پر از طراوت تكرار بود.
و او به سبك درخت
میان عافیت نور منتشر می شد
همیشه كودكی باد را صدا می كرد.
همیشه رشته صحبت را
به چفت آب گره می زد
برای ما، یك شب
سجود سبز محبت را
چنان صریح ادا كرد
كه ما به عاطفه سطح خاك دست كشیدیم
و مثل لهجه یك سطل آب تازه شدیم
و ابرها دیدیم
كه با چقدر سبد
برای چیدن یك خوشه بشارت رفت
ولی نشد
كه روبروی وضوح كبوتران بنشیند
و رفت تا لب هیچ
و پشت حوصله نورها دراز كشید
و هیچ فكر نكرد
كه ما میان پریشانی تلفظ درها
برای خوردن یك سیب
چقدر تنها ماندیم

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *