– Leviĝu! Jam Matenas
(Tion diras kokkrio)
– La dormadon kaj la lacon
lasu en la noktriveron.
Ebriulojn la meznoktajn
la rendulojn soifantajn
alifoje kriante
alvoku tra l’ aleoj.
– Dormon de la pordetoj, rompu per la kriŝton’.
Refoje kaj gajante
pordegojn de la nokto, malfermu al aŭroro.
Koka kriego diras:
– La gajecon disheroldu;
al prizon’ de l’ vortoj, disrompu murojn, muregojn;
kaj la kanton de l’ amantoj gastigu en la aleojn.
– Seligu la zefiron
por transpasi la maron;
kaj tra tiuj du aperturoj matenaj
sur l’ ebrieca aleo
en matena pluvero
sur l’ branĉo de akacio
dion vidu spegule.
– Rigardu al burĝonoj, tiuj tre valoraj,
ĉar la hieraŭa ĝarden’, kies varpoj, veftoj pusis
jam nun ekis floradon.
Rigardu al egalanterioj, kiuj kuŝas sur murŝultroj;
la dormadon de l’ penseoj kolorigu per kantet’;
kaj l’ ilumiĝon de l’ mateno, en lirlado de rojoj,
laŭ estado kaj poemado
interpretu konatece.
– La vekiĝon de l’ tempo, kantu kun mi kriante;
kaj se logas vin kuŝ’ kaj dorm’,
“iru kuŝi por dormado, nur lasu min sola.”
De Mohámmád Reza Ŝáfii Kádkáni
Esperantigis Áhmád Reza Mámduhi
از بودن و سرودن
صبح آمده ست برخیز
بانگ خروس گوید
وین خواب و خستگی را
در شط شب رها کن
مستان نیم شب را
رندان تشنه لب را
بار دگر به فریاد
در کوچهها صدا کن
خواب دریچهها را
با نعرهی سنگ بشکن
بار دگر به شادی
دروازههای شب را
رو بر سپیده وا کن
بانگ خروس گوید
فریاد شوق بفکن
زندان واژهها را دیوار و باره بشکن
و آواز عاشقان را
مهمان کوچهها کن
زین بر نسیم بگذار
تا بگذری از این بحر
وز آن دو روزن صبح
در کوچه باغ مستی
باران صبحدم را
بر شاخهی اقاقی
آیینهی خدا کن
بنگر جوانهها را آن ارجمندها را
کان تار و پود چرکین
باغ عقیم دیروز
اینک جوانه آورد
بنگر به نسترنها
بر شانههای دیوار
خواب بنفشگان را
با نغمهای در آمیز
و اشراق صبحدم را
در شعر جویباران
از بودن و سرودن
تفسیری آشنا کن
بیداری زمان را
با من بخوان به فریاد
ور مرد خواب و خفتی
رو سر بنه به
بالین تنها مرا رها کن