La Florejo de Sádi

Rakonto 23

Iam mi konis komerciston, kiu havis cent-kvindek kamelojn por transporti varojn, kaj kvardek sklavojn kaj servistojn. Iunokte, en la insulo Kiŝ+, li alvokis min en sian ĉambron. Dum la tuta nokto li estis maltrankvila kaj ĉiam parolis vantajn parolojn : “Tia varejo en Turkestan, kaj tia varo en Hindostan, kaj tia papero estas la aĉetkontrakto pri tia terpeco, kaj jen garantiaĵo pro tia valoro”. Iufoje li diris : “Mi intencas veturi al Iskenderie’n+, ĉar estas milda ĝia aero” – kaj iufoje : “Ne ! ĉar estas ondplena Okcidenta Maro”. Ree li diris : “Ho, Sádi ! alia vojaĝo okazos, kaj, se mi plenumos ĝin, mi travivos la reston de mia vivo, sidante en mia anguleto, kaj tute forlasos komercajn aferojn”. Mi demandis : “Kien estos tia vojaĝo ?” Li respondis : “Mi deziras transporti sulfuron el Persujo en Ĥinujon, – mi aŭdis, ke tie estas alta ĝia prezo ; kaj el tie mi transportos ĥinan porcelanon en Rum’on+ ; kaj orŝtofojn de Rum – en Hindujon ; kaj hindajn ŝtalaĵojn en Halah’on+ ; kaj vitraĵojn kaj spegulojn de Halab – en Jemen’on ; kaj jemenajn teksaĵojn – en Persujon ; kaj tiam mi forlasos komercajn vojaĝojn kaj sidos por ĉiam en mia vendejo”.

Li tiom paroladis pri tiaj melankoliaĵoj, ke fine li perdis la parolpovon. Tiam li diris : “Ho, Saadi ! vi ankaŭ diru parolon pri io, kion vi vidis kaj aŭdis”. Kaj mi diris :

“Ĉu vi aŭdas ? – jen dumvoje tra l’ dezerto vasta Ghur+,
Laca, el kamelo falis homo, kiun sendis vi . . .
Diris : “kio do satigos la okulojn de l’ riĉul’ ?”
Kaj respondis : “aŭ nenio, aŭ la humo de tombej’ ! . . .”

Tradukis el la persa lingvo Prof. L. Ĵirkov el Sennacieca Revuo, 1926

حکایت شمارهٔ ۲۱

سعدی
باب سوم در فضیلت قناعت

بازرگانی را شنیدم که صد و پنجاه شتر بار داشت و چهل بنده خدمتکار شبی در جزیره کیش مرا به حجره خویش در آورد همه شب نیارمید از سخنهای پریشان گفتن که فلان انبازم به ترکستان و فلان بضاعت به هندوستان است و این قباله فلان زمین است و فلان چیز را فلان ضمین، گاه گفتی خاطر اسکندری دارم که هوایی خوشست باز گفتی نه که دریای مغرب مشوشست سعدیا سفری دیگرم در پیشست اگر آن کرده شود بقیت عمر خویش به گوشه بنشینم. گفتم آن کدام سفرست؟ گفت گوگرد پارسی خواهم بردن به چین که شنیدم قیمتی عظیم دارد و از آنجا کاسه چینی بروم آرم و دیبای رومی به هند و فولاد هندی به حلب و آبگینه حلبی به یمن و برد یمانی به پارس و زان پس ترک تجارت کنم و بدکانی بنشینم
انصاف ازین ماخولیا چندان فرو گفت که بیش طاقت گفتنش نماند، گفت ای سعدی تو هم سخنی بگوی از آنها که دیده‌ای و شنیده‌ای گفتم
آن شنیدستى که در اقصاى غور
بار سالارى بیفتاد از ستور
گفت چشم تنگ دنیا دوست را
یا قناعت پر کند یا خاک گور

http://satesperanto.org/PERSA-RAKONTO.html

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *