Rudáki versoj 1

La glavoj brilas en la man’ ne por la murdafer’
ja ne forgesas di’ malbonon, venĝas kun sever’
Ne por perforto kaj murdad’ forĝatas prava glav’
ne por vinagro en premilo kuŝas ja vinber’
Jesuo vidis mortigiton foje dum vojaĝ’
kaj fingron mordisla profet’ malĝoje en sufer’
Li diris: „Kiun murdis vi, kaj estas mem murdit’?
Sed kulos en la sang’ murdinto via, estas ver’.”
Ne frapu fremdan pordon nepetite vi per fingr’
aliel oni vian pordon frapos el kun fer’

Patro de la Rudáki versoj

Esperantigis B. Tornado

 

چون تیغ به دست آری، مردم نتوان کشت
نزدیک خداوند بدی نیست فرامشت
این تیغ نه از بهر ستمکاران کردند
انگور نه از بهر نبیز است به چرخشت
عیسی به رهی دید یکی کشته فتاده
حیران شد و بگرفت به دندان سر انگشت
گفتا که: که را کشتی تا کشته شدی زار؟
تا باز که او را بکشد؟ آن‌که تو را کشت
انگشت مکن رنجه به در کوفتن کس
تا کس نکند رنجه به در کوفتنت مشت

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *