La hundkolerozo

 

En la malproksimaj tempoj, kiam mi ankoraŭ estis juna kaj serĉis la veron ekster mi mem – sur la stratoj, vojoj, inter la urboj kaj popoloj, kiam mi ankoraŭ ne sciis, ke la vero ne akireblas ekstere, mi multe vojaĝadis. Oni povus eĉ diri, ke mi estis “vojaĝisto”! Mi volis vidi multajn homojn, viziti pensulojn, kredantojn, babili,
diskuti kun ili kaj vivi ene de iliaj civilizacioj.
Mi ne vojaĝis per aviadiloj. ĉar aviadiloj preterpasas la civilizaciojn tro rapide. Mi ne vojaĝis per trajnoj. ĉar trajnoj trairas la civilizaciojn ne lasante sufiĉan tempon por ekkoni ilin. Mi ne vojaĝis per ŝipoj. Ĉar ŝipoj preterpasas civilizaciojn nur laŭ akvovojoj, kaj akvovojoj ne estas bonaj montrofenestroj por la civilizacioj. Mi
vojaĝis per mia propra aŭtomobilo, ĉar per aŭto mi povis halti kie ajn mi volis…
Dum miaj vojaĵoj, iutage, direkte al la sunsubiro, mi atingis urbon bel-pejzaĝan. Tie
staris altaj konstrua¢oj, trafikis kelkkoloraj aŭtoj, ofte trapasis gigantaj ŝipoj kaj ŝipetoj; ĉie videblis neon-lumaj surstrataj manĝejoj, restoracioj, kinejoj, teatroj, ĝardenohavaj universitatoj, de kies studentaro brilis la lumo de scio; purigitaj stratoj, kelk-haŭt-koloraj homoj en bone gladitaj vesta¢oj kaj multaj aliaj interesaj aĵoj, kiujn vi mem konas.
Mi decidis ripozi tie, eĉ resti kelkajn tagnoktojn aŭ eĉ kelkajn monatojn, se al mi plaĉos loĝi tie. Aŭ eĉ studi la plej laŭmodan fakon – humarajn studojn – en unu el la famaj lokaj universitatoj. Kun tiaj ideoj en mia kapo, mi komencis promeni en la urbo kaj serĉi la
oficejojn por prepari miajn dokumentojn.
– Vi devas tuj foriri el mia urbo, – diris kolerante, ruĝiĝinte kaj tondro-tone viro, de kiu
mi demandis la unuan bezonatan adreson.
– Kial, grandsinjoro? – mi lamentis.
– Ĉar mi diras, tial vi obeos! Ek! Tuj!
Kiam ni interparolis, ĉirkaŭis lin medicina teamo ĵus alveninta per ambulanco. Ili metis la
viron en la aŭton, injektis en lin grandan ampolon de iu medikamento kaj fermis la pordon.
Kiam la kuracisto volis foriri, mi demandis:
“Kio okazis al li, sinjoro kuracisto?”
– Disvastiĝis en la urbo iu nova malsano, kiun ni nomas “hundkolerozo”. La suferanto
senkaŭze koleriĝas, kaj kiam la malsano progresas, li aŭ ĝi pli kaj pli koleriĝas ĝis freneziĝo kaj poste mortigas aŭ sin, aŭ aliajn!
– De kie ĝi venis?
– Ni ne scias. Eble de homa kulpo! – li ekridetis.
– Kiel ĝi disvastiĝas?
– Per haroj de hundoj.
– Kaj ĉu hundoj mem malsaniĝas?
– Jes, samkiel homoj.
– Ĉu eblas kuraci de ĝi?
– Ankoraŭ ne. Sed ni trovis ion, kio povas teni la malsanon – temas pri ekvilibro inter
nombroj de malsanaj hundoj kaj de malsanaj homoj…
Mi ne komprenis lian lastan frazon, sed ne sukcesis peti plian klarigon de li, ĉar li foriris kun la teamo.
Ekde tiu horo, diversloke, de horo al horo, mi vidis similajn scenojn. Viroj, virinoj,
gejunuloj kaj maljunuloj, kiuj ĵus malsaniĝis, estis ¤ie. La hospitaloj pli kaj pli pleniĝis. La laboratorioj laboregis por trovi pli novajn kaj pli efikajn kuracilojn. La nombro de novmalsanaj hundoj kreskis pli-malpli same kiel la nombro de malsanaj homoj.
La malsanaj homoj sentis fortan emon mortigi, disŝiri kaj manĝi hundojn. Ankaŭ la malsanaj
hundoj mortigis, disŝiris kaj manĝis homojn.
Estis gehene ĥaosa kaj tohuvabohua situacio. Neniu fidis sian apudulon, eĉ se li aŭ ĝi estis
patro, patrino, filo aŭ filino. La hundoj, kiuj dum miloj da jaroj estis simboloj de fido, fideleco, konfido kaj gardemo, ŝanĝiĝis en homaj mensoj en hom-manĝantajn drakojn…
Sed iu matene mi rimarkis ian ekvilibron, silenton kaj kvietiĝon sur la stratoj, kvankam ¤ie
la situacio similis al tiu en milito: amasoj da vunditoj, mortigitoj, mortintaj hundoj kaj homoj. Mi interesiĝis, aŭskultis radion, spektis televidon, legis ĵurnalojn, demandis la sciulojn… Finfine mi komprenis, ke la nombro de malsanaj hundoj kaj homoj egaliĝis, do, iliaj fortoj estis tute samaj! Efemera miraklo. Ne plu homo povis mortigi hundon aŭ hundo homon. Jen longe atendita situacio! Tio daŭris longe. Sed samtempe ankaŭ la ĉiutaga vivo haltis. La popolo ne sciis, kion fari …
Irante de la centra preĝejo, la homoj levis la manojn al la ĉielo kaj petis helpon. Grumblis, tondris, fulmis kaj… jen unu hundo estis mortigita de la fulmo! Mi kvazaŭ aŭdis voĉon en mia sino: “La lastan fojon”! Mi ne komprenis la signifon. Mi rigardis la vizaĝojn de la apuduloj. £ajnis al mi, ke ¤iuj aliaj ekaŭdis la saman voĉon en siaj sinoj. La ekvilibro ne plu estis, kaj la forto de homoj denove estis pli ol tiu de hundoj. La homoj, ĝoj-kriegante, atakis la hundojn, mortigis, disŝiris kaj manĝis ilin …

***
Kiam la loĝantaro de la urbo pretigis sin rekonstrui sian civilizon, mi forlasis la urbon.
Pli poste mi aŭdis, ke la sciencistoj de la urbo tagnokte laboras, serĉas kaj pripensas fari novan kuracilon, kiu kapablos pacigi la malsanajn hundojn kaj homojn de la urbo… por ke poste ili povu kune batali kontraŭ la homoj kaj hundoj de najbaraj urboj… Kaj mi ne scias, ĉu ili jam sukcesis aŭ ne…

Sejjed Návvab MOZAFFÁRI +

Aperis en KONTAKTO numero 203 (2004:5) p.13

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *