La Florejo de Sádi

Rakonto 1

Estas rakontite pri militisto malica kiu ĵetis ŝtonon sur la kapon de pia derviŝo. La derviŝo pensis ke la okazo ne taŭgas por venĝo, do li tenis la ŝtonon ĉe si ĝis kiam la reĝo furiozis kontraŭ la militisto kaj kaptigis lin en puton. La derviŝo irinte ĉe l’ puton ĵetis la ŝtonon sur la kapon de l’ militisto. Li demandis: “Kiu vi estas kaj kial vi faris tiel?” Li respondis: “Mi estas tiu persono kaj la ŝtono estas la sama kion vi ĵetis sur mian kapon en tiu dato.” Li demandis: “Dume kie vi estis?” Li respondis: ”Mi timis de via persekuto, sed nun la okazon mi trovis opurtuna kiam vi estas en puto.” Saĝul’ cedis al ĉi cirkonstancoj: Sentaŭgulo kun multe da ŝancoj. Se al vi mankas akregaj ungoj malmulte batalu kontraŭ mungoj. Kiu kun fortbrakuloj kverelas ties brako pro rompiĝo ŝvelas. Hezitu ĝis kaptu lin la destin’, Do je l’ san’ de amikoj venĝu lin.

مردم آزاری را حکایت کنند که سنگی بر سر صالحی زد. درویش را مجال انتقام نبود سنگ را نگاه همی داشت تا زمانی کهم ملک را بر آن لشکری خشم آمد و در چاه کرد. درویش اندر آمد و سنگ در سرش کوفت. گفتا تو کیستی و مرا این سنگ چرا زدی؟ گفت من فلانم و این همان سنگ است که در فلان تاریخ بر سر من زدی. گفت چندین روزگار کجا بودی؟ گفت از جاهت اندیشه همی کردم اکنون که در چاهت دیده فرصت غنیمت دانستم.

ناسزایی را که بینی بخت یار    عاقلان تسلیم کردند اختیار

چون نداری ناخن درنده تیز      با ددان آن به که کم گیری ستیز

هرکه با پولاد بازو پنجه کرد     ساعد مسکین خود را رنجه کرد

باش تا دستش ببندد روزگار       پس به کام دوستان مغزش برآر

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *