Irana alegorio

La nigra fiŝeto. Samad Behrangi. Trad. el la persa Monireh Fahmi. Eldonejo Behjat, 2018. 77p. 22cm. Kolorilus.Prezo: €12,00.

Jen ŝatata infanlibro de mia generacio, ankaŭ de mi mem, tamen ne
tiom infana libro!
La irana kulturo ne permesas tro rektan, konkretan kaj klaran komunikon,do oni enŝteligas metafore, alegorie, ambigue aŭ amfibologie siajn opiniojn en ĉion ajn; en literaturaĵojn, artaĵojn, vivstilaĵojn ktp.

La nigra fiŝeto estis konsiderata kiel maldekstra manifesto por infanoj kaj puberuloj. La libro estis moda donaco de “intelektulaj” gepatroj, parencoj, instruistoj… al puberuloj. Tiuj “intelektuloj” apartenis al ĉiuj tendencoj: maldekstra, religia, naciisma…
Kvazaŭ la junuloj de ĉiuj familioj devis lerni, samkiel la Nigra Fiŝeto de la libro, ne resti en stagnanta marĉo kaj foriri al senfina nekonata maro. Tiele ni lernis kaj iris al la maro de 1979, al la revolucio!
La unuan ekzempleron de tiu ĉi libro mi ricevis de mia instruisto en la 3-a bazlerneja klaso (1970–71). Mia instruisto estis soldatinstruisto. Tiujn ĉi la tiama ŝah-reĝimo sendis al foraj urboj por instrui en lernejoj, anstataŭ
militservi!
Samad verkis la libron en la vintro de la (irana) jaro 1346 (komencaj monatoj de 1968) kaj publikigis ĝin en la posta irana jaro 1347 (sama p.K-a jaro, do ankoraŭ dum la ŝah-tempo).
En la sama irana jaro 1347 la libro ricevis la titolon “la elektita infanlibro de la jaro” pere de la “Instituto por la Intelektula Disvolviĝo de Infanoj kaj Puberuloj”, kiun subtenis la reĝino Farah Diba.
Ekde tiam la libro gajnis multajn naciajn kaj internaciajn premiojn. Ĝin oni tradukis en multajn lingvojn. Surbaze de tiu rakonto aŭ samnome kun
ĝi, oni faris kantojn, filmetojn, voĉlegadojn ktp. Sed kion faris efektive la Nigra
Fiŝeto?
La intrigo de la rakonto estas ribelo kontraŭ la estanta situacio, kiun
Samad alegorie disvolvas vojaĝigante nigran fiŝeton el stagnanta rivereto
(metafore, la tiama irana socio) al grandega maro (metafore, libereco). Dum la vojaĝo, la fiŝeto batalas, mortigas, eskapas kaj kompreneble ankaŭ estas
helpata de kelkaj bonuloj… (metafora jeso al tiamaj maldekstraj partizanaj
grupoj).
Estas moko de la historio ke tian libron subtenis kaj la reĝino, kaj religiuloj, kaj naciismaj kaj komunismaj grupoj! Kvazaŭ ĉiuj, laŭ neskribita komplotpakto, volis kune atingi la oceanon de libereco kaj neniu demandis: “kaj poste?”! Kaj ĉiuj atingis! Kaj ĉiuj dronis!
La rakonton faras maljuna fiŝo al siaj 12000 idoj kaj nepoj por endormigi ilin. La cifero estas simbolo por la sennombreco de la senscia amaso. Serioze aŭ ŝerce, 12 estas speciala nombro en la irana kulturo; 6 zaratuŝtraj diaj entoj plus 6 arimanaj entoj administras la mondon, 12000-jara vivdaŭro de la mondo, … , 12 imamoj de la ŝijaistoj, 12 kondiĉoj de Mike Pompeo, usona ministro pri eksterlandaj aferoj por
intertraktado kun la irana reĝimo…
El inter tiuj 12 000 fiŝetoj nur unu revas pri la libereco kaj ne plu povas
dormi!
Al la traduko “favoris helpi”, kiel la tradukistino diris, du famaj anoj de
la irana Esperanto-movado, tamen bedaŭrinde enŝteliĝis kelkaj lingvaj malglataĵoj
kaj tajperaroj, pri kiuj ni esperu korekton en la esperata represo.
La antaŭparola enkonduko, la kompara verko pri tiu ĉi libro kaj Jonathan
Livingston Seagull (La mevo Jonatano Livingston) de Richard Bach (la artikolo jam aperis en 2004 alirevue), kaj la biografieto pri la aŭtoro konsistigas 40% de la libro. Tial la libro utilas kaj al infanoj kaj al iliaj gepatroj, eĉ geavoj. La Esperanta teksto iom pli ol necese fidelas al la nacilingva frazstrukturo,
tiel ke fojfoje la signifo de la teksto eble ne estas tuj kaptebla por
la okcidenta leganto, tamen tio ja estas aparta kialo aĉeti kaj legi Esperantan
libron, ĉu ne?
Se vi volas ĝui iraneskan Esperantan tekston de irana fama aŭtoro, mi rekomendas tiun ĉi libron.

Said Baluĉi  / aperis en la revuo Esperanto 1329(11) Novembro 2018

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *