{"id":436,"date":"2017-01-15T21:25:51","date_gmt":"2017-01-15T17:55:51","guid":{"rendered":"http:\/\/kulturo.ir\/?p=436"},"modified":"2017-02-22T16:34:04","modified_gmt":"2017-02-22T13:04:04","slug":"donaco-el-vojago","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/kulturo.ir\/?p=436","title":{"rendered":"Donaco el voja\u011do"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: center;\">\n<p>Ne pasis duona tago de la momento, kiam Hajjat venis al la urbo, kaj \u015di jam eniris tra iom malfermita pordo de la tapi\u015dfarejo, kaj post unu horo\u2026 ensorbis \u015din draka fa\u016dko de la teksejo. \u015ci, tiel malgranda, sidi\u011dis \u0109e la grandega teksilo, tuj okupi\u011dis pri rando ru\u011da. Estis la dua fojo, kiam \u015di venis al la urbo, sed \u0109i-foje por resti tie.<\/p>\n<p>\u2014 Kiam estis unuafoje?<\/p>\n<p>\u2014 Anta\u016d sep, ok jaroj. Unu jaro pli a\u016d malpli ne faras diferencon.<\/p>\n<p>Gravas alio \u2014 tiam \u015di ne estis sola.<\/p>\n<p><center>*<\/center>\u015ci estis kun onkla ido de sia patrino. Anta\u016d kelka tempo li rakontis al \u015di, ke \u015dia patrino mortis dum aku\u015do, kaj \u201cla patro perdi\u011dis eksterlande, kiam li ser\u0109adis laboron. Poste akceptis vin diversaj homoj, \u011dis kiam vi kreskis kaj nun mi lasas vin al Ezzat. Alaho helpu, por ke vi vivu longe kaj kune maljuni\u011du!\u201d\u2026<\/p>\n<p>Anta\u016dnokte ili alvenis la urbeton. La onklo kondukis la junajn geedzojn al la domo de \u015cafi, li metis tra \u0109adoro kison sur la frunton de Hajjat kaj flustris en la orelon de \u015cafi:<\/p>\n<p>\u2014 Multe mi ne postulas de vi, la knabo ofte ne estos hejme. Do, mi lasas Hajjatan al Alaho, kaj poste al vi.<\/p>\n<p>Kaj li iris for.<\/p>\n<p>La edzino de \u015cafi kondukis la junajn geedzojn en la \u0109ambreton, donis al ili la manon kaj petis, ke ili voku, kiam ili bezonos ion. Ezzat estis \u011dendarmo. Post la edzi\u011dfesto li pasigis hejme du semajnojn. Balda\u016d li enpakis siajn a\u0135ojn kaj iris for. Denove Hajjat restis sola en la \u0109ambreto ne pli granda ol \u015di, kun \u015danceli\u011danta voja\u011dkesto, frotuzita peplomo, matraco, anka\u016d kun samovaro, bovlo kaj argila pelvo. De tempo al tempo, kiam aperadis Ezzat, \u015di frotis per mano la viza\u011don, glatigis harojn kaj vestis sin per falbala robo kun desegno de violaj floroj. Ezzat restadis hejme unu, du noktojn kaj forveturadis. Tiam Hajjat denove kunmetis la robon kaj senteme lasis sur la fundo de la kesto, \u011dis tiam, kiam sinjoro edzo aperos denove. Poste \u015di vivis nur kun revoj pri li.<\/p>\n<p>Kiam Ezzat iris en la strateto malsupren, infanoj sciigis Hajjatan per krio kaj pepo:<\/p>\n<p>\u2014 Hej, Hajjat, hej\u2026 sinjoro Ezzatulah venas!<\/p>\n<p>Hajjat rektigis sin \u0109e la teksilo. Poste \u015di saltis de la benko lerte kiel perdriko kaj rapidis en la \u0109ambron. \u015ci apena\u016d bruligis fajron sub la samovaro kaj kombis harojn, kiam Ezzat stari\u011dis sur la sojlo. Lia alta staturo kaj lar\u011daj \u015dultroj plenigis la tutan pordon. Hajjat proksimi\u011dis al li. \u015ci prenis de li voja\u011dsakon. Ezzat eniris kaj sidi\u011dis \u0109e la fenestro.<\/p>\n<p>\u2014 Kiel vi fartas?<\/p>\n<p>\u2014 Bone.<\/p>\n<p>Hajjat hastis en la lo\u011dejo kiel abelo! \u0108iuokaze \u015di kapablis elsor\u0109i la grasan, bongustan vesperman\u011don.<\/p>\n<p>\u2014 \u011cis kiam vi restos, Ezzat?<\/p>\n<p>\u2014 Mi ne scias. Eble mi forveturos jam morga\u016d. \u2014 Kaj vere li forveturadis \u201cjam morga\u016d\u201d. \u015ci zorgis, ke li komencu sian voja\u011don sub la Korano, ke nenio malbona okazu al li dumvoje: \u0109e la pordo \u2014 la\u016d malnova kutimo \u2014 \u015di tenis en la mano la sanktan libron, sub kiu li iris. \u015ci anka\u016d metis en la sakon man\u011da\u0135on por la voja\u011do kaj denove plena je sopiro teksis la tapi\u015don. Per tio \u015di ellasis amaron. Vicon post vico. Kvaza\u016d \u015di pikus per la pinglo karnon de la propra soleco.<\/p>\n<p>Kaj Ezzat voja\u011dadis de urbo al urbo. Tie, kien li venis, li direktis siajn pa\u015dojn al la kvartalo de \u201cknabinoj\u201d, kaj tagojn de la forpermeso li pasigis volupte en la brakoj de tiu a\u016d alia \u015dminkita putino. Hajjat mortis por li, dum li estis viva en \u015diaj pensoj, arda kaj plena de pasio. En \u015diaj son\u011doj li similis al heroo, li kuregis \u0109ien, kaj \u015di \u2014 anhelante \u2014 rapidis post li. Ho, kiel vane! \u015ci estis sola, tre sola, nur kun tiu soleco kaj teksilo. Kontra\u016d mono gajnita per la tapi\u015do \u015di a\u0109etis novan keston, iom poste ankora\u016d naftolampon kaj pleton el ar\u011dento. \u015ci revis pri peplomo kaj kuseno, pri tiaj, kiajn anta\u016de \u015di vidis en la doto de \u015cirin, filino de Nurulah. La verda, velura peplomo kun rozkolora, atlasa kuseno. En la postnupta nokto, unu el proksimaj kuzinoj dismetis por ili novan lita\u0135on, kaj matene \u015di alkuris por forpreni \u011din, \u015dia rigardo glitis sur la peplomo, por kontroli, \u0109u \u011di ne estas difektita, \u015di en\u015dovis \u011din sub la brakon kaj forprenis. De tiam Hajjat dormadis sub la propra, frotuzita peplomo kaj sur la malnova matraco. La tegilo estis kudrita el malglata, truplena kanvaso, kaj la kuseno \u015dajnis malmola kiel \u015dtono. \u015ci deziris a\u0109eti bonan lita\u0135on \u2014 kiel el la doto de \u015cirin. En peplomkudrejoj, en la urbo, diversaj pretaj lita\u0135oj estas a\u0109eteblaj. Mono, al \u015di mankas nur la mono. Se \u015di kolektus \u011din, \u015di povus a\u0109eti lita\u0135on. Tio estos ebla. Se \u015di metus en la angulon de sia lo\u011dejeto la puran lita\u0135on, nenio mankos al \u015di. Kaj Ezzat jam ne plendos, ke la kuseno \u015dajne estas \u015dtopita per \u015dtonoj kaj brikoj. Laboro, nur laboro de la pala mateno \u011dis vespero, \u011dis kiam nokti\u011dos. \u015ci pendigis lampon super la teksilo kaj teksadis. Kiam \u015di a\u0109etos lita\u0135on, tiam \u2014 balda\u016d \u2014 revenos Ezzat. \u015ci vestos sin per nova robo, kaj la naftolampon starigos meze de la \u0109ambro. \u015ci metos tukon sur la plankon. Estos po\u0109itaj ovoj, fre\u015dega pano kaj pelvo da rizo. Kiam post la vesperman\u011do ili trinkos teon, \u015di dismetos lita\u0135on. \u015ci ankora\u016d memoras la molecon de la vatita matraco en la unua nokto. Povas esti, ke Ezzat restos dum du, tri noktoj. \u015ci ardigis sin, \u011dojo penetris la koron de Hajjat kaj venis en \u015diajn manojn. \u015ci faris nodojn. Rapide, tre rapide, pli haste ol kutime.<\/p>\n<p>Matene, tuj post kiam tagi\u011dis, Hajjat staris apud la buso, atendante la onklan idon. Pasintvespere \u015di estis \u0109e li. \u015ci a\u016ddis, ke hodia\u016d li iros al la urbo, do \u015di rapidis al lia pordo, malnodis volva\u0135on el tuko, elprenis kelkajn monbiletojn kaj enpremis al li en la manon, ordonante a\u0109eti lita\u0135on por \u015di. Li kalkulis monon en lumo de malgranda lampo kaj demandis:<\/p>\n<p>\u2014 Kiucele vi bezonas nun lita\u0135on?<\/p>\n<p>\u2014 Nu, mi ekpensis, ke mi deziras havi \u011din en mia domo, \u2014 \u015di ekridis hontante.<\/p>\n<p>La nokton \u015di pasigis malkviete. Ekdormante kaj tuj veki\u011dante. \u201cKaj se li forgesos! Li ne a\u0109etos, ne memoros! Ne, morga\u016d mi devos renkonti\u011di kun li\u201d. Do, \u015di iris tien anta\u016d ol tagi\u011dis kaj jam de malproksime ekvidis lin. Li pa\u015dis murmurante ion subnaze. \u015ci kuris al li:<\/p>\n<p>\u2014 Onklo Mirzo, mi venis por diri al vi, ke vi ne forgesu!<\/p>\n<p>\u2014 Ho, ne! mi ne forgesos. Ne \u0109agreni\u011du.<\/p>\n<p>Kiam li sidi\u011dis, Hajjat rigardis en la buson kaj vokis:<\/p>\n<p>\u2014 Onklo Mirzo, nur ke \u011di estu verda!<\/p>\n<p>La buso ekveturis, kaj Hajjat \u011doje kaj gaje revenis hejmen. \u015cia animo estis feli\u0109a. \u011cis tagmezo \u015di okupi\u011dis pri diversa laboro. \u015ci estis malpacienca. \u015ci levi\u011dis de la teksilo kaj reiris en sian lo\u011dejeton. \u201c\u0108u estos bone, se mi metos \u011din tie? Ne, \u0109i tie, apud la fenestro. Vintre mi ja starigos <a href=\"http:\/\/esperanto-ondo.ru\/Tl-persa.htm#Persa01\">korson<\/a>. Kiam venos Ezzat, \u011duste tie li sidi\u011dos\u201d.<\/p>\n<p>\u0108u jam estas la tagmezo? Kiam sunradioj falos en la \u0109ambron, atingante la samovaron, tiam estos la tagmezo. Kaj la buso revenos de la urbo. Nur unu strio da tapi\u015do, kaj la sunradioj eklekos la samovaron. \u015ci rekuris por laboro. \u015ci faris unu vicon da nodoj kaj estos la \u011dusta tempo. \u015ci finis teksi la vicon. Febre \u015di forsaltis, jes, la sunradioj tu\u015dis la samovaron. \u015ci kovris sin per \u0109adoro kaj eliris en la straton. Kiam \u015di alvenis la haltejon, la buso anka\u016d proksimi\u011dis tien. \u011ci turni\u011dis kaj haltis. Hajjat saltis kaj malfermis pordon. \u015ci rigardis en la buson.<\/p>\n<p>\u2014 Virino, kio okazas pri vi? Estu kvieta! \u2014 kriegis \u0124alil, \u015doforo.<\/p>\n<p>Kiam li elkestigis \u0109ion kaj redonis la\u016dvice paka\u0135ojn de voja\u011dantoj, Hajjat preska\u016d mortis pro malpacienco. Fine \u0124alil \u0135etis malsupren \u015dian paka\u0135on kaj Hajjat, ridante de \u011dojo, en\u015dovis lita\u0135on sub la brakon kaj portis hejmen. En la \u0109ambro \u015di dismetis \u0109ion sur la planko. La verdan, veluran peplomon kaj la rozkoloran, atlasan kusenon. \u015ci tra\u015dovis manon sur la peplomo, centimetron post centimetro. \u201cHo, kiel mola!\u201d \u2014 \u015ci ku\u015di\u011dis, ektiris \u011din sur la korpon \u2014 \u201cHo, kiel malpeza! Ho, kiel purega, sen makulo! A\u0125, mi ne malpurigu \u011din, mi ja ne estis en la banejo!\u201d \u015ci ekstaris. \u201cKio okazos, se \u011di estos makulita? Almena\u016d dum kelka tempo \u011di restu pura, ver\u015dajne en tiuj \u0109i tagoj venos Ezzat\u2026\u201d \u015ci mezuris la kusenon la\u016dlar\u011de. \u011ci estos sufi\u0109e longa por \u015dia kaj lia kapoj. En ordo, \u011di ku\u015das bone. La lo\u011dejo ekhavis kolorojn, estis tute malplena!<\/p>\n<p>Kiam venis la monato de funebro \u201cmuharam\u201d, aperis la aktoroj, kiuj prezentas scenojn pri la morto de imamo Husejn. Ili alportis vestojn, kaj kiam mankis al ili io, tion ili prenis de lo\u011dantoj en la urbeto. De tiuj, al kiuj sufi\u0109as mono je pano kaj franda\u0135oj. En <a href=\"http:\/\/esperanto-ondo.ru\/Tl-persa.htm#Persa02\">A\u015duro<\/a>, deka tago de la monato, la procesio devus ekiri de la moskeo. De frua mateno \u0109iuj ari\u011dis en la pre\u011dejo. La aktoroj surmetis kostumojn. Tiun, kiu ludos rolon de Rakia, unu el la filinoj de Husajn, oni sidigis sur la tronon, sed la trono estis kovrita per nenio. Tiel ne decas! Kion fari?<\/p>\n<p>Hajjat tuj diris, ke \u015di havas la peplomon. Kun alte levita kapo \u015di kuregis hejmen. \u015ci nur atendis tian okazon. \u0108u estos pli bona maniero prezenti la veluran peplomon al \u0109iuj? \u011ci ne estas \u0109adoro, ke \u015di \u0135etu \u011din sur la kapon kaj tiel vestita mar\u015du en mallar\u011daj stratoj de la urbeto. Kaj nun okazis tre bone \u2014 la aktoron, kiu ludos rolon de Rakia, oni portos \u0109ien.<\/p>\n<p>Per la verda, velura peplomo oni kovris la tronon kaj sidigis la aktoron. Hajjat iris pa\u015don post pa\u015do, en la procesio, kun okuloj kro\u0109itaj al la trono, kaj kiam krepuski\u011dis, \u015di kunmetis la peplomon kaj portis \u011din hejmen.<\/p>\n<p>\u015ci trankvili\u011dis. Kvaza\u016d de \u015dia dorso oni demetis grandan pezon \u2014 nun en la urbeto estis neniu, kiu ne vidus, ke en la lo\u011dejo de Hajjat trovi\u011das la purega lita\u0135o. Kaj Ezzat? Kiam li revenos hejmen? Se li scias nenion, estas tiel, kvaza\u016d neniu scius ion!<\/p>\n<p>Venis a\u016dtuno. Unu post alia fermi\u011dis la fenestroj. En stratetoj blovegis frosta vento. En la aero odoris je ne\u011do. \u0108iutage Hajjat estis preta starigi korson. Sed Ezzaton \u015di nek vidis, nek a\u016ddis. Li venu, a\u0125, li venu jam balda\u016d, ho, kiel bone estus! \u015ci sidis \u0109e la teksilo, kiam iu vokis:<\/p>\n<p>\u2014 Hej, Hajjat, hej, \u0109u premion por la bona nova\u0135o vi donos?<\/p>\n<p>\u015ci ne atendis pli longe. Forsaltis de la benko. Kuregis haste sur la \u015dtuparo al la pordo, kaj nemulte mankis, ke \u015di kunpu\u015di\u011du kun Ezzat. \u015ci salutis lin \u011doja kaj petis, ke li eniru. Ezzat eniris kaj nur nun Hajjat ekvidis, ke kun li estas iu virino, anka\u016d \u015din Hajjat petis eniri kaj malfermis la \u0109ambropordon. Eniris Ezzat, post li tiu virino, kaj fine \u2014 Hajjat. \u015ci bruligis fajron sub la samovaro, malfermis la keston, sur la pleton \u015di \u015dutis plenmane avelojn, migdalojn kaj rosinojn por man\u011deto kaj metis anta\u016d la venintoj. \u015ci eksciti\u011dis. \u015ci pensis pri la nokto kaj pri la nova peplomo. \u015ci elkuris por prepari vesperman\u011don, kaj tiam Ezzat vokis:<\/p>\n<p>\u2014 Hajjat, a\u016dskultu, nun iru al la domo de via onklo Mirzo kaj diru, ke li venu, mi havas aferon por li.<\/p>\n<p>\u015ci \u0135etis sur la kapon \u0109adoron kaj eliris. Onklo Mirzo \u0135us revenis de sia \u011dardeno kaj meze de la korto demetis sakojn de la azeno. \u015ci rakontis \u0109ion. Onklo Mirzo lavis al si la viza\u011don kaj manojn kaj ekiris. Kiam ili venis al la domo, akvo jam bolis en la samovaro. Hajjat infuzis teon kaj eliris por okupi\u011di pri la vesperman\u011do. Onklo Mirzo sidi\u011dis apud Ezzat.<\/p>\n<p>Ezzat demandis pri farto, parolis nerekte, deturnis la korpon. Balda\u016d onklo Mirzo venis al la esenco:<\/p>\n<p>\u2014 Nu, jes, Ezatulah, \u0109u estas bona afero?<\/p>\n<p>Ezzat ekridis kaj kro\u0109is siajn okulojn al la virino.<\/p>\n<p>\u2014 Jes. \u015cin mi venigis, por momento.<\/p>\n<p>\u2014 Mi gratulas, \u2014 respondis onklo Mirzo.<\/p>\n<p>\u2014 Eble \u015di restos \u0109i tie dum vintro, \u011dis <a href=\"http:\/\/esperanto-ondo.ru\/Tl-persa.htm#Persa03\">No\u016d Ruz<\/a>, \u2014 parolis Ezzat. \u2014 Iel klarigu tion al Hajjat, vi estas \u015dia zorganto.<\/p>\n<p>Onklo Mirzo ekstaris. Hajjat bruligis en duonronda ni\u0109o la malgrandan kuirfornon kun tri me\u0109oj. \u015ci estis \u015dutonta rizon en poton. Ovojn \u015di pruntos de la edzino de \u015cafi. Rizo, kaj anka\u016d rostita ovo. Estos la bona vesperman\u011do. \u201cNur se tiu virino ne venus! \u0108u \u011duste hodia\u016d nokte \u015di devis alveni? Nu, jes, \u015di estas gasto. Mi preparos dormlokon por \u015di en la gasto\u0109ambro de \u015cafi. Ili ne rifuzos al mi\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u2014 Hajjat, \u0109u vi estas okupita? \u2014 alparolis \u015din onklo Mirzo.<\/p>\n<p>\u2014 Jes, onklo Mirzo. Mi volas kuiri man\u011don por la hodia\u016da vespero. \u0108i tie ja estas tiu fremda gasto.<\/p>\n<p>\u2014 Ne tiel fremda.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u konata, onklo Mirzo?<\/p>\n<p>\u2014 Jes kaj ne. Vidu, Ezzat voja\u011das sen\u0109ese, al fremdaj urboj \u2014 li estas juna viro \u2014 kaj vi sidas \u0109i tie, nenio tentas vin por migrado. Ezzat akceptis \u015din por kelka tempo kiel sike, kromedzino, sed vi estas plej grava. \u015ci estas lia edzino dum voja\u011doj!<\/p>\n<p>Hajjatan forlasis \u0109iuj fortoj. \u015ci havis impreson, ke sur \u015dia korpo svarme kuras formikoj. Ili pikis \u015din \u0109ie. Fojfoje. \u015ci falis kuntiri\u011dinta \u0109e la muro. Onklo Mirzo movis la piedojn nervoze.<\/p>\n<p>\u2014 Ne estas ja tiel, li kunprenos \u015din. Nu, levi\u011du, ekstaru, la vesperman\u011don kuiru. Nur ne kverelu! Tio jam okazis.<\/p>\n<p>Kaj li foriris.<\/p>\n<p>La piedoj de Hajjat estis senpovaj. \u015ci rigidi\u011dis. \u015ci ne havis forton por movi sin. Kvaza\u016d trafita per \u015doko! Per la forta \u015doko! \u015ci ne povis ekkredi \u201cLia edzino!?\u201d<\/p>\n<p>Ezzat vokis:<\/p>\n<p>\u2014 Hajjat, rapidu pri la vesperman\u011do!<\/p>\n<p>\u015ci ekmovis sin, alrampis peze al la malgranda kuirforno kaj tiel ka\u016drante sur la planko, \u015di preparis la vesperman\u011don. En \u015dia bu\u015do tordi\u011dis vipuro, kiu fojfoje \u015dprucigis en \u015dian animon la amaran \u2014 ho, kiel amaran! \u2014 venenon. Ili vesperman\u011dis silente. Tiu alia virino helpis al Hajjat dismeti la tukon. Poste \u015di starigis anta\u016d Ezzat lampeton, elprenis el la voja\u011dsako botelon kaj ver\u015dis ion en glason. \u201cVinon!?\u201d \u015ci gardis, ke nenio manku al li. Hajjat observis ilin strabe. La virina\u0109o estis meza\u011da. Ru\u011da kaj grasdika. Sidante sur la planko anta\u016d la tuko, \u015di premis genuon al la genuo de Ezzat. \u015ciaj haroj falis sur la \u015dultrojn, nigraj, ondumitaj. En la oreloj \u015di havis ringojn, kiuj balanci\u011dis sub viloj, kiam \u015di movis la kapon. Tra la kapo de Hajjat flugis penso, ke certe Ezzat a\u0109etis por \u015di tiujn \u0109i orelringojn! Sufokis \u015din plor\u011demo. Kiam ili finis man\u011di, la virina\u0109o rampis al Ezzat kaj alpremi\u011dis. \u201cTiel sopirantaj, kvaza\u016d ili estus juna paro por unu nokto!\u201d Iom post iom la okuloj de la virino fermi\u011dis glue, kaj al Hajjat \u015dajnis, ke \u015di dormas.<\/p>\n<p>\u2014 \u015ci estas via edzino, \u0109u sike? \u2014 \u015di demandis.<\/p>\n<p>\u2014 Kion vi faros pri la nupto-kontrakto? \u2014 li murmuris. \u2014 Levi\u011du, preparu dormlokon!<\/p>\n<p>Anta\u016d ol Hajjat levi\u011dis, li ekstaris. Li dismetis monteton da lita\u0135o \u2014 la veluran peplomon kaj la atlasan kusenon. Hajjat rigardis per la konsternitaj okuloj. \u201c\u015cian lita\u0135on!?\u201d<\/p>\n<p>\u015ci kunprenis sian malnovan peplomon kaj iris en la \u0109ambreton, kie trovi\u011dis la teksilo. De la lo\u011dejo apartigis \u011din teraso, nur du pa\u015dojn lar\u011da. \u015ci sidi\u011dis en la angulo, ne povis ekdormi. Al kiu \u015di rakontos tion? \u0108u \u015di povas rakonti? Post kelkaj monatoj Ezzat revenis kun edzino! Tian donacon li alportis por \u015di el voja\u011do, kaj nun \u015di sidas \u0109i tie sola, en la malvarma, malseka teksejo. \u015ci rigardis tra fendo en la pordo. Lumo, falanta el la meza \u0109ambro de la teraso, pali\u011dis. Certe ili tordis me\u0109ojn, ku\u015di\u011dis por dormi. \u015ci a\u016ddis ridon. La virina\u0109o henis! Hajjat enbatis ungojn en la vangojn kaj gratis sin. Tio superis \u015dian eltenemon.<\/p>\n<p>\u2014 Aj\u2026 \u2014 \u011demego elsaltis el \u015dia bu\u015do, kvaza\u016d iu fremda kriegus en \u015di. \u015ci ululis! Venis Ezzat kaj iom malfermis la pordon:<\/p>\n<p>\u2014 Kial vi tordi\u011das \u0109i tiel?<\/p>\n<p>Li klinis sin \u0109e la kapo de Hajjat:<\/p>\n<p>\u2014 Vin mi alparolas, kio okazas al vi?<\/p>\n<p>\u2014 Nenio, estas mia dento, \u2014 \u015di respondis mal\u015date kaj senorde.<\/p>\n<p>\u2014 Kio okazas pri via dento?<\/p>\n<p>\u2014 Nenio, \u011di doloras min.<\/p>\n<p>Ezzat restis iomete kaj foriris. Hajjat ekploris. \u015ci ploregis la\u016dte. Tra malluma, nokta silento \u015dia ploro a\u016ddi\u011dis certe en la alia fino de la urbeto. Li revenis:<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vi havas tablojdojn?<\/p>\n<p>\u2014 \u011ci ne estos utila, \u011di jam nigri\u011dis! \u2014 \u015di respondis.<\/p>\n<p>\u2014 \u011custe hodia\u016d nokte \u011di devas dolori, \u2014 li grumblis.<\/p>\n<p>Li eliris el la \u0109ambro. Li vestis sin kaj mar\u015dis al la domo de onklo Mirzo. Venis tiu alia virino kaj rigardis tra fendo en la pordo.<\/p>\n<p>\u2014 Estus pli bone, se vi atendus \u011dis mateno, en tia frosto e\u0109 hundo ne el\u015dovas la kapon el budo.<\/p>\n<p>Hajjat deturnis la viza\u011don. Ezzat kaj onklo Mirzo iris rekte al la domo de banisto Kasem, vekis lin kaj helpis al li pretigi sin por alveno. Kiam Hajjat a\u016ddis iliajn pa\u015dojn kaj iliajn vo\u0109ojn, \u015di movi\u011dis.<\/p>\n<p>\u015ci rekonis la vo\u0109on de Kasem. \u201cKiucele li venis? Tiom malfrue en la nokto!?\u2026 Dentdoloro, pro la doloro de mia dento!\u201d<\/p>\n<p>\u015ci metis la manon sur la bu\u015don. Onklo Mirzo malfermis la pordon.<\/p>\n<p>\u2014 Mi salutas vin, Hajjat, Alaho gardu vin kontra\u016d malbono!<\/p>\n<p>Post li eniris Kasem kaj Ezzat.<\/p>\n<p>Onklo Mirzo sidi\u011dis apud Hajjat kaj de\u015dovis \u015dian manon de la bu\u015do.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vi ne atendos \u011dis mateno, por ke mi povu kunpreni vin al la urbo?<\/p>\n<p>\u2014 Ne, \u2014 Hajjat respondis per forta vo\u0109o.<\/p>\n<p>\u2014 La putran denton oni devas eltiri, \u0109u tio okazos \u0109i tie a\u016d en la urbo, \u2014 diris Ezzat.<\/p>\n<p>\u2014 Sed vi devos esti brava. Kasem tre bone eltiras dentojn, vi e\u0109 ne sentos.<\/p>\n<p>Kasem alproksimi\u011dis al \u015di:<\/p>\n<p>\u2014 Kiu dento estas?<\/p>\n<p>Ezzat tenis super ili lampeton. Tiu alia virino rigardis tra fendo en la pordo. Hajjat vidis \u015dian malican rideton. \u015ci skui\u011dis.<\/p>\n<p>\u201c\u015ci ne devus ekscii, kiom mi suferegis \u011dis nun, kiom mi eltenos. \u015ci ne devus\u2026\u201d \u015ci montris per fingro unu el la kojnodentoj. Onklo Mirzo sidi\u011dis post Hajjat kaj alkro\u0109is \u015diajn brakojn. Kasem kuspis la manikojn, malfermis tenajlon. Li metis \u011din en la bu\u015don de Hajjat kaj kaptis la denton firme. Li surgenui\u011dis ka\u016dre, pli rigide sur la planko. La maldekstran manon li metis sur la \u015dultron de Hajjat, alpremis \u011din, kaj per la dekstra li ektiris forte.<\/p>\n<p>La ululo de Hajjat a\u016ddi\u011dis en la tuta urbeto, frapfrapis \u0109iujn pordojn, dra\u015dis \u0109iujn fenestrojn.<\/p>\n<p>\u2014 Aj\u2026 aj\u2026 aj\u2026<\/p>\n<p>Kasem ekstaris. Hajjat falis senforta. Onklo Mirzo dekro\u0109is \u015diajn brakojn, kaj Ezzat al\u015dovis lampeton kaj tenis \u011din \u0109e la mano de Kasem. La denton li eltiris.<\/p>\n<p>\u011cis mateno \u0109e Hajjat sidis la edzino de \u015cafi. Matene la knabino retrovis farton kun peno. \u015ci vi\u015dis la sango\u015dmiritan viza\u011don per tuketo. \u015cia <a href=\"http:\/\/esperanto-ondo.ru\/Tl-persa.htm#Persa04\">havu<\/a> infuzis teon, matenman\u011dis kun Ezzat. Anta\u016d ol ili eliris, Ezzat metis en la ni\u0109on kelkajn monbiletojn.<\/p>\n<p>Dum semajno Hajjat ku\u015dis en sia teksejo kaj \u011demis. La edzino de \u015cafi metis ungventon sur la \u015dveldikan vangon kaj fumigis ruton. Hajjat tordi\u011dis pro doloro en la malvarmega teksejo, sed ne reiris en la \u0109ambreton. \u015ci ekmalamis \u0109i tiun \u0109ambreton kaj lita\u0135on. Kiam \u015di iom resani\u011dis, \u015di kunvolvis vesta\u0135ojn kaj iun tagon, sen diri ion al iu, \u015di forveturis al la urbo. Neniu revidis \u015din poste. La edzino de \u015cafi forprenis \u015dian lita\u0135on kaj portis al la moskeo.<\/p>\n<p>Unu fojon \u0109iujare, en la funebra tago de A\u015duro, la aktoro, kiu ludas rolon de Rakia, sidi\u011dis sur la verdan, veluran peplomon de Hajjat kaj ploregis.<\/p>\n<p>Tradukis el la persa lingvo<br \/>\n<a href=\"http:\/\/esperanto-ondo.ru\/Tl-persa.htm\" target=\"_blank\"><b>Nazi Solat <\/b>kaj <b>Tomasz Chmielik<\/b><\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">***<\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><span style=\"color: #cc0000;\"><b>Mahbube Mirkadiri<\/b> estas unu el la plej kapablaj iranaj a\u016dtorinoj. \u015ci skribis:<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #cc0000;\">\u201cMi naski\u011dis en 1958, en urbo Erak (okcidente de Irano \u2014 la trad.). De 1980 mi laboras kiel instruistino de geografio, historio kaj sociokono en vila\u011doj \u0109irka\u016d Erak\u2026 Mi tre \u015datas labori kun infanoj. En 1987 mi komencis skribi rakontojn. Ili aperadis en diversaj iranaj revuoj. Mi debutis per novelo <i>La soleco de Nesa<\/i>. Poste mi aperigis <i>Unu vivotagon<\/i> kaj <i>Donacon el voja\u011do<\/i> \u2026 Kiam hazarde mi a\u0109etis libron <i>La sako plena je steloj<\/i> kaj en tiu \u0109i antologio de modernaj iranaj noveloj mi trovis la propran rakonton <i>Unu vivotago<\/i>, kiun mi skribis anta\u016d kelkaj jaroj, mi decidis, ke mi okupi\u011dos pri verkado\u201d.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #cc0000;\">Anta\u016dnelonge aperis \u015dia unua romano <i>La ru\u011da cekino<\/i>. Nun \u015di laboras pri alia romano <i>La domo kun ornamoj<\/i>.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #cc0000;\">Ni, Nazi Solat kaj Tomasz Chmielik, esperantigis kvar rakontojn de Mahbube Mirkadiri: <i>Granda Malfeli\u0109o, La granda soleco de Nesa, Donaco el voja\u011do<\/i> kaj <i>Patrinoj<\/i>. Ili estas prenitaj el la volumo <i>Ekkono<\/i>, kiu entenas 11 rakontojn kaj aperis en Tehrano (1999). En interparolo kun Nazi Solat, Mahbube Mirkadiri esprimis grandan \u011dojon, ke \u015diaj rakontoj estos legeblaj en la Zamenhofa lingvo.<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #cc0000;\"><i>Donaco el voja\u011do<\/i> donas titolon al la tria volumo de <i>Persa Triptiko<\/i>, pri kiu ni laboras. <i>Persa Triptiko<\/i> konsistos el tri partoj. En la unua volumo aperos romano de Sadek Hedajat <i>La blinda strigo<\/i> (1937), kiu donis komencon al la moderna irana prozo. La dua volumo enhavos kvindek poemojn de Forough Faro\u0125ad, kiujn esperantigis Nazi. En la trian volumon eniros rakontoj de la junaj iranaj a\u016dtoroj kaj a\u016dtorinoj. \u0108iujn tri volumojn ni esperas aperigi \u0109i-jare en Pollando.<\/span><\/p>\n<p><b>La tradukintoj<\/b><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Ne pasis duona tago de la momento, kiam Hajjat venis al la urbo, kaj \u015di jam eniris tra iom malfermita pordo de la tapi\u015dfarejo, kaj post unu horo\u2026 ensorbis \u015din draka fa\u016dko de la teksejo. \u015ci, tiel malgranda, sidi\u011dis \u0109e&hellip; <\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":437,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":[],"categories":[74,13],"tags":[155,156,158,157,18,159,160],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/436"}],"collection":[{"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=436"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/436\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":796,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/436\/revisions\/796"}],"wp:featuredmedia":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/media\/437"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=436"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=436"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=436"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}