{"id":814,"date":"2017-03-01T16:22:17","date_gmt":"2017-03-01T12:52:17","guid":{"rendered":"http:\/\/kulturo.ir\/?p=814"},"modified":"2017-09-13T01:37:24","modified_gmt":"2017-09-12T21:07:24","slug":"la-hundkolerozo","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/kulturo.ir\/?p=814","title":{"rendered":"La hundkolerozo"},"content":{"rendered":"<p>&nbsp;<\/p>\n<p><strong>E<\/strong>n la malproksimaj tempoj, kiam mi ankora\u016d estis juna kaj ser\u0109is la veron ekster mi mem \u2013 sur la stratoj, vojoj, inter la urboj kaj popoloj, kiam mi ankora\u016d ne sciis, ke la vero ne akireblas ekstere, mi multe voja\u011dadis. Oni povus e\u0109 diri, ke mi estis \u201cvoja\u011disto\u201d! Mi volis vidi multajn homojn, viziti pensulojn, kredantojn, babili,<br \/>\ndiskuti kun ili kaj vivi ene de iliaj civilizacioj.<br \/>\nMi ne voja\u011dis per aviadiloj. \u0109ar aviadiloj preterpasas la civilizaciojn tro rapide. Mi ne voja\u011dis per trajnoj. \u0109ar trajnoj trairas la civilizaciojn ne lasante sufi\u0109an tempon por ekkoni ilin. Mi ne voja\u011dis per \u015dipoj. \u0108ar \u015dipoj preterpasas civilizaciojn nur la\u016d akvovojoj, kaj akvovojoj ne estas bonaj montrofenestroj por la civilizacioj. Mi<br \/>\nvoja\u011dis per mia propra a\u016dtomobilo, \u0109ar per a\u016dto mi povis halti kie ajn mi volis\u2026<br \/>\nDum miaj voja\u0135oj, iutage, direkte al la sunsubiro, mi atingis urbon bel-pejza\u011dan. Tie<br \/>\nstaris altaj konstrua\u00a2oj, trafikis kelkkoloraj a\u016dtoj, ofte trapasis gigantaj \u015dipoj kaj \u015dipetoj; \u0109ie videblis neon-lumaj surstrataj man\u011dejoj, restoracioj, kinejoj, teatroj, \u011dardenohavaj universitatoj, de kies studentaro brilis la lumo de scio; purigitaj stratoj, kelk-ha\u016dt-koloraj homoj en bone gladitaj vesta\u00a2oj kaj multaj aliaj interesaj a\u0135oj, kiujn vi mem konas.<br \/>\nMi decidis ripozi tie, e\u0109 resti kelkajn tagnoktojn a\u016d e\u0109 kelkajn monatojn, se al mi pla\u0109os lo\u011di tie. A\u016d e\u0109 studi la plej la\u016dmodan fakon \u2013 humarajn studojn \u2013 en unu el la famaj lokaj universitatoj. Kun tiaj ideoj en mia kapo, mi komencis promeni en la urbo kaj ser\u0109i la<br \/>\noficejojn por prepari miajn dokumentojn.<br \/>\n\u2013 Vi devas tuj foriri el mia urbo, \u2013 diris kolerante, ru\u011di\u011dinte kaj tondro-tone viro, de kiu<br \/>\nmi demandis la unuan bezonatan adreson.<br \/>\n\u2013 Kial, grandsinjoro? \u2013 mi lamentis.<br \/>\n\u2013 \u0108ar mi diras, tial vi obeos! Ek! Tuj!<br \/>\nKiam ni interparolis, \u0109irka\u016dis lin medicina teamo \u0135us alveninta per ambulanco. Ili metis la<br \/>\nviron en la a\u016dton, injektis en lin grandan ampolon de iu medikamento kaj fermis la pordon.<br \/>\nKiam la kuracisto volis foriri, mi demandis:<br \/>\n\u201cKio okazis al li, sinjoro kuracisto?\u201d<br \/>\n\u2013 Disvasti\u011dis en la urbo iu nova malsano, kiun ni nomas \u201chundkolerozo\u201d. La suferanto<br \/>\nsenka\u016dze koleri\u011das, kaj kiam la malsano progresas, li a\u016d \u011di pli kaj pli koleri\u011das \u011dis frenezi\u011do kaj poste mortigas a\u016d sin, a\u016d aliajn!<br \/>\n\u2013 De kie \u011di venis?<br \/>\n\u2013 Ni ne scias. Eble de homa kulpo! \u2013 li ekridetis.<br \/>\n\u2013 Kiel \u011di disvasti\u011das?<br \/>\n\u2013 Per haroj de hundoj.<br \/>\n\u2013 Kaj \u0109u hundoj mem malsani\u011das?<br \/>\n\u2013 Jes, samkiel homoj.<br \/>\n\u2013 \u0108u eblas kuraci de \u011di?<br \/>\n\u2013 Ankora\u016d ne. Sed ni trovis ion, kio povas teni la malsanon \u2013 temas pri ekvilibro inter<br \/>\nnombroj de malsanaj hundoj kaj de malsanaj homoj&#8230;<br \/>\nMi ne komprenis lian lastan frazon, sed ne sukcesis peti plian klarigon de li, \u0109ar li foriris kun la teamo.<br \/>\nEkde tiu horo, diversloke, de horo al horo, mi vidis similajn scenojn. Viroj, virinoj,<br \/>\ngejunuloj kaj maljunuloj, kiuj \u0135us malsani\u011dis, estis \u00a4ie. La hospitaloj pli kaj pli pleni\u011dis. La laboratorioj laboregis por trovi pli novajn kaj pli efikajn kuracilojn. La nombro de novmalsanaj hundoj kreskis pli-malpli same kiel la nombro de malsanaj homoj.<br \/>\nLa malsanaj homoj sentis fortan emon mortigi, dis\u015diri kaj man\u011di hundojn. Anka\u016d la malsanaj<br \/>\nhundoj mortigis, dis\u015diris kaj man\u011dis homojn.<br \/>\nEstis gehene \u0125aosa kaj tohuvabohua situacio. Neniu fidis sian apudulon, e\u0109 se li a\u016d \u011di estis<br \/>\npatro, patrino, filo a\u016d filino. La hundoj, kiuj dum miloj da jaroj estis simboloj de fido, fideleco, konfido kaj gardemo, \u015dan\u011di\u011dis en homaj mensoj en hom-man\u011dantajn drakojn\u2026<br \/>\nSed iu matene mi rimarkis ian ekvilibron, silenton kaj kvieti\u011don sur la stratoj, kvankam \u00a4ie<br \/>\nla situacio similis al tiu en milito: amasoj da vunditoj, mortigitoj, mortintaj hundoj kaj homoj. Mi interesi\u011dis, a\u016dskultis radion, spektis televidon, legis \u0135urnalojn, demandis la sciulojn&#8230; Finfine mi komprenis, ke la nombro de malsanaj hundoj kaj homoj egali\u011dis, do, iliaj fortoj estis tute samaj! Efemera miraklo. Ne plu homo povis mortigi hundon a\u016d hundo homon. Jen longe atendita situacio! Tio da\u016dris longe. Sed samtempe anka\u016d la \u0109iutaga vivo haltis. La popolo ne sciis, kion fari \u2026<br \/>\nIrante de la centra pre\u011dejo, la homoj levis la manojn al la \u0109ielo kaj petis helpon. Grumblis, tondris, fulmis kaj&#8230; jen unu hundo estis mortigita de la fulmo! Mi kvaza\u016d a\u016ddis vo\u0109on en mia sino: \u201cLa lastan fojon\u201d! Mi ne komprenis la signifon. Mi rigardis la viza\u011dojn de la apuduloj. \u00a3ajnis al mi, ke \u00a4iuj aliaj eka\u016ddis la saman vo\u0109on en siaj sinoj. La ekvilibro ne plu estis, kaj la forto de homoj denove estis pli ol tiu de hundoj. La homoj, \u011doj-kriegante, atakis la hundojn, mortigis, dis\u015diris kaj man\u011dis ilin \u2026<\/p>\n<p>***<br \/>\nKiam la lo\u011dantaro de la urbo pretigis sin rekonstrui sian civilizon, mi forlasis la urbon.<br \/>\nPli poste mi a\u016ddis, ke la sciencistoj de la urbo tagnokte laboras, ser\u0109as kaj pripensas fari\u00a0novan kuracilon, kiu kapablos pacigi la malsanajn hundojn kaj homojn de la urbo&#8230; por ke\u00a0poste ili povu kune batali kontra\u016d la homoj kaj hundoj de najbaraj urboj&#8230; Kaj mi ne scias, \u0109u ili jam sukcesis a\u016d ne&#8230;<\/p>\n<p>Sejjed N\u00e1vvab MOZAFF\u00c1RI <a href=\"http:\/\/snmb.blogfa.com\/\" target=\"_blank\" rel=\"noopener noreferrer\">+<\/a><\/p>\n<p>Aperis en <a href=\"http:\/\/kontakto.tejo.org\/\" target=\"_blank\" rel=\"noopener noreferrer\">KONTAKTO<\/a> numero 203 (2004:5) p.13<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp; En la malproksimaj tempoj, kiam mi ankora\u016d estis juna kaj ser\u0109is la veron ekster mi mem \u2013 sur la stratoj, vojoj, inter la urboj kaj popoloj, kiam mi ankora\u016d ne sciis, ke la vero ne akireblas ekstere, mi multe&hellip; <\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":815,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":[],"categories":[74,12],"tags":[236,234,167,235],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/814"}],"collection":[{"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=814"}],"version-history":[{"count":4,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/814\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":867,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/814\/revisions\/867"}],"wp:featuredmedia":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/media\/815"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=814"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=814"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=814"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}