{"id":896,"date":"2018-10-19T20:07:07","date_gmt":"2018-10-19T16:37:07","guid":{"rendered":"http:\/\/kulturo.ir\/?p=896"},"modified":"2018-10-19T20:07:07","modified_gmt":"2018-10-19T16:37:07","slug":"irana-alegorio","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/kulturo.ir\/?p=896","title":{"rendered":"Irana alegorio"},"content":{"rendered":"<p><strong><a href=\"http:\/\/katalogo.uea.org\/katalogo.php?inf=4683\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\">La nigra fi\u015deto<\/a>. Samad Behrangi.\u00a0<\/strong><strong>Trad. el la persa Monireh Fahmi. Eldonejo\u00a0<\/strong><strong>Behjat, 2018. 77p. 22cm. Kolorilus.<\/strong><strong>Prezo: \u20ac12,00.<\/strong><\/p>\n<p>Jen \u015datata infanlibro de mia generacio, anka\u016d de mi mem, tamen ne<br \/>\ntiom infana libro!<br \/>\nLa irana kulturo ne permesas tro rektan, konkretan kaj klaran komunikon,do oni en\u015dteligas metafore, alegorie, ambigue a\u016d amfibologie siajn opiniojn en \u0109ion ajn; en literatura\u0135ojn, arta\u0135ojn, vivstila\u0135ojn ktp.<\/p>\n<p>La nigra fi\u015deto estis konsiderata kiel maldekstra manifesto por infanoj kaj puberuloj. La libro estis moda donaco de \u201cintelektulaj\u201d gepatroj, parencoj, instruistoj&#8230; al puberuloj. Tiuj \u201cintelektuloj\u201d apartenis al \u0109iuj tendencoj: maldekstra, religia, naciisma&#8230;<br \/>\n<a href=\"https:\/\/kulturo.ir\/wp-content\/uploads\/2018\/10\/La-nigra-fi\u015deto.jpg\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\"><img loading=\"lazy\" class=\"alignleft wp-image-898 size-medium\" src=\"https:\/\/kulturo.ir\/wp-content\/uploads\/2018\/10\/La-nigra-fi\u015deto-188x300.jpg\" alt=\"\" width=\"188\" height=\"300\" srcset=\"https:\/\/kulturo.ir\/wp-content\/uploads\/2018\/10\/La-nigra-fi\u015deto-188x300.jpg 188w, https:\/\/kulturo.ir\/wp-content\/uploads\/2018\/10\/La-nigra-fi\u015deto-642x1024.jpg 642w, https:\/\/kulturo.ir\/wp-content\/uploads\/2018\/10\/La-nigra-fi\u015deto.jpg 707w\" sizes=\"(max-width: 188px) 100vw, 188px\" \/><\/a>Kvaza\u016d la junuloj de \u0109iuj familioj devis lerni, samkiel la Nigra Fi\u015deto de la libro, ne resti en stagnanta mar\u0109o kaj foriri al senfina nekonata maro. Tiele ni lernis kaj iris al la maro de 1979, al la revolucio!<br \/>\nLa unuan ekzempleron de tiu \u0109i libro mi ricevis de mia instruisto en la 3-a bazlerneja klaso (1970\u201371). Mia instruisto estis soldatinstruisto. Tiujn \u0109i la tiama \u015dah-re\u011dimo sendis al foraj urboj por instrui en lernejoj, anstata\u016d<br \/>\nmilitservi!<br \/>\nSamad verkis la libron en la vintro de la (irana) jaro 1346 (komencaj monatoj de 1968) kaj publikigis \u011din en la posta irana jaro 1347 (sama p.K-a jaro, do ankora\u016d dum la \u015dah-tempo).<br \/>\nEn la sama irana jaro 1347 la libro ricevis la titolon \u201cla elektita infanlibro de la jaro\u201d pere de la \u201cInstituto por la Intelektula Disvolvi\u011do de Infanoj kaj Puberuloj\u201d, kiun subtenis la re\u011dino <a href=\"https:\/\/en.wikipedia.org\/wiki\/Farah_Pahlavi\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\">Farah Diba<\/a>.<br \/>\nEkde tiam la libro gajnis multajn naciajn kaj internaciajn premiojn. \u011cin oni tradukis en multajn lingvojn. Surbaze de tiu rakonto a\u016d samnome kun<br \/>\n\u011di, oni faris kantojn, filmetojn, vo\u0109legadojn ktp. Sed kion faris efektive la Nigra<br \/>\nFi\u015deto?<br \/>\nLa intrigo de la rakonto estas ribelo kontra\u016d la estanta situacio, kiun<br \/>\nSamad alegorie disvolvas voja\u011digante nigran fi\u015deton el stagnanta rivereto<br \/>\n(metafore, la tiama irana socio) al grandega maro (metafore, libereco). Dum la voja\u011do, la fi\u015deto batalas, mortigas, eskapas kaj kompreneble anka\u016d estas<br \/>\nhelpata de kelkaj bonuloj&#8230; (metafora jeso al tiamaj maldekstraj partizanaj<br \/>\ngrupoj).<br \/>\nEstas moko de la historio ke tian libron subtenis kaj la re\u011dino, kaj religiuloj, kaj naciismaj kaj komunismaj grupoj! Kvaza\u016d \u0109iuj, la\u016d neskribita komplotpakto, volis kune atingi la oceanon de libereco kaj neniu demandis: \u201ckaj poste?\u201d! Kaj \u0109iuj atingis! Kaj \u0109iuj dronis!<br \/>\nLa rakonton faras maljuna fi\u015do al siaj 12000 idoj kaj nepoj por endormigi ilin. La cifero estas simbolo por la sennombreco de la senscia amaso. Serioze a\u016d \u015derce, 12 estas speciala nombro en la irana kulturo; 6 zaratu\u015dtraj diaj entoj plus 6 arimanaj entoj administras la mondon, 12000-jara vivda\u016dro de la mondo, &#8230; , 12 imamoj de la \u015dijaistoj, 12 kondi\u0109oj de Mike Pompeo, usona ministro pri eksterlandaj aferoj por<br \/>\nintertraktado kun la irana re\u011dimo&#8230;<br \/>\nEl inter tiuj 12 000 fi\u015detoj nur unu revas pri la libereco kaj ne plu povas<br \/>\ndormi!<br \/>\nAl la traduko \u201cfavoris helpi\u201d, kiel la tradukistino diris, du famaj anoj de<br \/>\nla irana Esperanto-movado, tamen beda\u016drinde en\u015dteli\u011dis kelkaj lingvaj malglata\u0135oj<br \/>\nkaj tajperaroj, pri kiuj ni esperu korekton en la esperata represo.<br \/>\nLa anta\u016dparola enkonduko, la kompara verko pri tiu \u0109i libro kaj Jonathan<br \/>\nLivingston Seagull (La mevo Jonatano Livingston) de Richard Bach (la artikolo jam aperis en 2004 alirevue), kaj la biografieto pri la a\u016dtoro konsistigas 40% de la libro. Tial la libro utilas kaj al infanoj kaj al iliaj gepatroj, e\u0109 geavoj. La Esperanta teksto iom pli ol necese fidelas al la nacilingva frazstrukturo,<br \/>\ntiel ke fojfoje la signifo de la teksto eble ne estas tuj kaptebla por<br \/>\nla okcidenta leganto, tamen tio ja estas aparta kialo a\u0109eti kaj legi Esperantan<br \/>\nlibron, \u0109u ne?<br \/>\nSe vi volas \u011dui iraneskan Esperantan tekston de irana fama a\u016dtoro, mi rekomendas tiun \u0109i libron.<\/p>\n<p>Said Balu\u0109i\u00a0 \/ aperis en la revuo Esperanto 1329(11) Novembro 2018<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>La nigra fi\u015deto. Samad Behrangi.\u00a0Trad. el la persa Monireh Fahmi. Eldonejo\u00a0Behjat, 2018. 77p. 22cm. Kolorilus.Prezo: \u20ac12,00. Jen \u015datata infanlibro de mia generacio, anka\u016d de mi mem, tamen ne tiom infana libro! La irana kulturo ne permesas tro rektan, konkretan kaj&hellip; <\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":901,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":[],"categories":[169,13],"tags":[267,128,264,269,268,263,266],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/896"}],"collection":[{"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=896"}],"version-history":[{"count":4,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/896\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":902,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/896\/revisions\/902"}],"wp:featuredmedia":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/media\/901"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=896"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=896"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/kulturo.ir\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=896"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}