Kelkaj poemoj de Biĵán Ĝálali

De la fino de l’mondo
Mi iris
Kun la nova parolo
De la komenco de l’ mondo
•
Mi timas
De la fino de l’poemo
Kiam
Mia mano skribas
La unuan vorton
•
Spegule
Mi rigardas
Kaj rediras
La bildon de l’mondo
Por mondo
•
Mi ne havas sekreton
Mi nur rediras
La sekreton de l’blankan
paperon
•
Poemo
Sen fine komencas
Poemo
Estas unu de miaj branĉoj
•
La mondo
Je komenco ĝis fino
Estas malgaja poemo
La mondo estas kiel respondo
Al demand, kiun
Ni neniam scias
•
La nudan korpon de arbaro
Kovras neĝo
Kiel malvarma vesto
•
Mia respondo al mondo
Al ĝojo, al malĝojo
Al homoj
Al ĉiu kaj ĉio
Estas poemo
•
Lampo estas la poemo
Por mi
kaj per tiu
Mi rigardas
Mallumon
•
Sojlo
Estas nia amiko
Ĉar ĝi estas kun ni
Je komenco
Ĝis fino
Tagon
mi edzinas,
Nokton
mi amatinas.
•
Poemo falas
Kiel aerolito
Kaj ĉiuj fenestroj de fatalo
Kune kuntremas

De Biĵán Ĝálali
Tradukis Álireza Doŭlátŝahi aperinta en la revuo “Irana Esperantisto” numero 2 Vintro 2003

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

10 − seven =