محله «رویا» تقریباً دو سال پیش در حومه شهر پدید آمد. محلهای کوچک شامل پنج خانه بزرگ. نزدیک این خانهها پارک تازهتاسیسی وجود داشت. وسط پارک هم یک زمین بازی برای بچهها با سرسره و تاب بود.
در خانههای جدید زوجهای جوان و فرزندانشان زندگی میکردند و حالا، روزهای اول تابستان، مادرها بچههایشان را به پارک آورده بودند. بچهها بین نیمکتها میدویدند و تاب و سرسرهبازی میکردند. مادرها هم مواظبشان بودند تا زمین نخورند و دست و پایشان زخمی نشود یا با هم دعوا نکنند.
ناگهان وسط زمین بازی سر و کله آدم عجیبی پیدا شد: یک مرد میانسال با ظاهری شلخته: شلوار خاکستری، پیراهن زرد و موهای نامرتبی که تا روی شانه آویزان بود. از پشت سر، آدم نمیتوانست متوجه مرد و زن بودنش شود، چون خیلی هم لاغر بود.
او وسط زمین ایستاد و زیرچشمی توجهش به آسمان بود. انگار آن بالا منتظر اتفاق مهمی است. مادرها از ظاهر و کارهایش تعجب کرده بودند، ولی چیزی به روی خودشان نیاوردند. مرد همانطور در عالم خود بود. اما بهناگاه با ترس و وحشت فریاد کشید:
– بمب! بمب! جنگ! جنگ!
ترس و وحشت بر مادرها سایه انداخت. بعضی بچههایشان را بغل کردند و زیر نیمکت پناه گرفتند و بعضی دیگر پا به فرار گذاشتند. اما مرد ایستاده بود و فریاد میکشید:
– بمب! بمب! جنگ! جنگ!
یکی از مادرها با بچه کوچکش به طرف نیمکتی که در فاصله دورتری از زمین بازی قرار داشت و پیرمردی هم روی آن نشسته بود، دوید.
پیرمرد گفت: ترسیدی؟
– بله، خیلی.
– نمیدانم چرا دیوانهها به جای اینکه در تیمارستان باشند در شهر آزادند! آدم هیچجا آسایش ندارد. اینجا جای بازی بچههاست. این مرد آنها را میترساند و شب کابوس میبینند.
پیرمرد برای اینکه زن را آرام کند گفت: نگران نباش. آدم خطرناکی نیست. من میشناسمش. اسمش آندروست. قبلاً مشکلی نداشت. آدم عاقلی بود. مهندس بود. ظاهراً مدت زیادی نیست که اینجا زندگی میکنید، درست است؟
– بله، دو ماهی میشود که اینجا مینشینیم.
– خوب پس نمیدانید که سه سال پیش اینجا، جای این پارک، یک کارخانه مینسازی برقرار بود و آندرو هم در آن کار میکرد. ولی کارخانه منفجر و ویران شد. آن حادثه جان کارگران زیادی را گرفت. کسی درست نمیداند حادثه مزبور چرا و چگونه رخ داد. ظاهرا بر اثر اشتباه یا بیاحتیاطی یکی از کارگران. آندرو از این حادثه جان سالم به در برد، ولی عقل از سرش پرید. این مکان او را یاد آن روز تلخ میاندازد و به همین دلیل بیشتر وقتها به اینجا میآید و این کارها را میکند.
مرد دیوانه دوباره فریاد کشید: بمب! بمب! جنگ! جنگ!
پیرمرد ادامه داد: وقتی میبیند در زمین بازی بچهها تنهاست، آرامش خودش را از دست میدهد و برای خودش میزند زیر آواز: «صلح! صلح برقرار شد! سکوت و آرامش! برای اهل زمین صلح آوردم». بله، البته که حق با آندروست. الان همه چیز در امن و امان است.
سپس رو به مادر و دختربچهاش اضافه کرد: حرفهای یک دیوانه نباید باعث ترس و وحشت شود. باید از جنگ واقعی ترسید. دخترکوچولویت سلامت باشد. کاش هیچوقت جنگ صورت واقعیت به خود نگیرد و تنها به تخیل این آدم محدود شود.
گئورگی میهالکوف
برگردان از اسپرانتو: ا. فکـری
La frenezulo kaj la paco
La loĝkvartalo estis ĉe la rando de la urbo. Ĝi aperis preskaŭ nerimarkeble antaŭ du jaroj. Oni nomis ĝin “Revo”, tamen la vorto “kvartalo” ne estis tre preciza, ĉar ĝi konsistis nur je kvin altaj loĝdomoj. Proksime al la domoj estis parko, same nova, kun bedoj, floroj, arbetoj, maldikaj kiel infanaj brakoj, etenditaj al la ĉielo. En la mezo de la parko estis infanludejo kun glitiloj kaj luliloj.
En la novaj domoj loĝis junaj familioj kaj nun, en la komenco de la somero, en la parko estis multe da patrinoj kaj infanoj. La infanoj lulis sin, glitiĝis, kuris inter la benkoj kaj la patrinoj sidis kaj atentis, ke ili ne falu kaj ne rompu brakon aŭ kruron, aŭ ne kverelu unu kun alia.
Subite en la mezo de la infanludejo aperis stranga viro. Li estis mezaĝa, iom neglekte vestita kun griaza pantalono kaj flava ĉemizo. Lia longaj haroj libere falis sur liajn ŝultrojn. Se oni rigardis lin dorse, certe opinius, ke estas virino, ĉar li tre maldikis.
La viro staris senmova sur la infanludejo, strabante la ĉielon kvazaŭ serĉis ion tre gravan tie. La patrinoj alrigardis lin mire, sed post sekundoj ŝajnigis, ke ne rimarkas lin. La viro staris kaj ne moviĝis. Kaj kiam la patrinoj jam opiniis, ke la strangulo restos tie senmova kaj silenta, li komencis terure krii:
− Bomboj! Bomboj! Milito! Milito!
Estiĝis tumulto. La patrinoj eksaltis de la benkoj, ĉirkaŭbrakis la infanojn kaj timigitaj forkuris malproksimen de la infanludejo, kie restis nur la strangulo kriante:
− Bomboj! Bomboj! Milito! Milito!
Unu el la patrinoj kun sia eta ido alkuris al malproksima benko, sur kiu sidis maljuna viro.
− Ĉu vi timiĝis? – demandis li ŝin.
− Jes – respondis la patrino. – Mi ne scias kial ĉiuj frenezuloj promenas libere en la urbo kaj ne estas en la malsanulejoj. Nenie oni povas esti trankvilaj. Ja, ĉi tie ludas infanoj. Li timigis ilin kaj nokte ili sonĝos koŝmarojn.
− Li ne estas danĝera – trankviligis ŝin la maljunulo. – Mi konas lin. Li nomiĝas Andreo. Antaŭe li estis bona, saĝa viro, inĝeniero. Verŝajne de antaŭnelonge vi loĝas ĉi tie?
− Jes, jam de du monatoj.
− Tial vi ne scias, ke antaŭ tri jaroj ĝuste ĉi tie estis fabriko pri infanteriaj minoj – klarigis la maljunulo. – En tiu ĉi fabriko laboris Andreo. Tamen okazis eksplodo. Multaj laboristoj pereis. Neniu scias kia estis la kialo. Verŝajne iu laboristo eraris ion aŭ malatente agis. Andreo ne pereis, sed freneziĝis. Tiu ĉi loko memorigas lin pri la eksplodo kaj tial li ofte venas ĉi tien kaj kriegas.
La frenezulo denove komencis krii:
− Bomboj! Bomboj! Milito! Milito!
Tamen, kiam li vidis, ke estas sola sur la infanludejo, trankviliĝis kaj iom mallaŭte li ekkantis:
− Paco! Estiĝis paco! Silento kaj trankvilo! Mi alportis la pacon sur la tuta tero.
− Jes – diris la maljunulo. – Andreo pravas. Nun estas paco.
Poste la maljunulo alrigardis la patrinon kun la knabineto kaj aldonis:
− Oni ne devas timi la frenezulon, sed la veran milton. Via filineto vivu en paco. La milito estu nur en la imago de la frenezulo.